Industrio de mizero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Industrio de mizero estas sociologia koncepto uzata en Brazilo. Registaroj de malriĉaj landoj kaj NROj kiuj petas helpon al mizeruloj, tre ofte, havas estrarojn kiuj ricevas, rekte aŭ nerekte, "monhelpon" por laborado, kaj por ili — ju pli da mizeroj, des pli bone. Registraroj ofte deturnas la monon al aliaj celoj, aŭ persona profito de korupteca registraranoj. Pro tio, ili ofte troigas la imagojn de sufero ĉar tio estas utila al monpeto.

Ofte, la originalaj celoj de tiuj NROj kaj registaroj estas sinceraj, sed jaro post jaro, ĝia strukturo rigidiĝas kaj la daŭro de la NRO iĝas pli grava ol la originala helpcelo. Ekzemple, multaj NROj aperas por protekti prostituitinojn en X lando, se malaperos la prostitueco en tiu lando, la NRO ne plu ekzistos. Sekve, ĝiaj estraranoj zorge serĉos novajn prostituistinojn kaj kreos novajn konceptojn pri prostitueco.

Tiu okazis en Brazilo dum la registraro de Fernando Collor de Mello, tiam la Monda Banko kreis krediton al registraroj, ĉefe de Azio, por eviti la infanan prostituecon, Brazila registraro, sekve, informis al Monda Banko ke estus 90 mil infanaj prostituistinoj en Brazilo nur por ricevi helpon de Monda Banko. Pro tio, oni kreis novan leĝon kiu rigardas kiel "infanon" ĉiuj homoj ĝis 18-jaraĝa. Sed, ankoraŭ vere ne estis 90 mil "infanaj" prostituistinoj, do la brazila registraro konsideris ĉiuj malriĉaj knabinoj ĝis 18-a jaraĝo kiel "infanoj en seksa danĝero". Laŭ la nova koncepto estas 500 mil "eblaj infanaj prostituistinoj" en Brazilo, kaj brazila registraro povas peti monhelpon por eviti ke ili prostituiĝis. La Internacia Labor-Organizo (ILO) kaj brazila registraro diris ke en tiu lando ekzistas 1819 eblaj infanprostituejoj, t.e., lokoj kie oni povus prostituigi infanojn kaj faras monhelpan kampanon por eviti ke iu, iam, eble pensos prostituigi infanojn tie.