Ine (Wessex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ine estis reĝo de Wessex, Anglio, de 688 al sia abdiko en 726. Li plej famas pro sia leĝaro.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis ano de la reĝa familio de Wessex. Lia patro estis Cenred, kaj lia avo, Ceolwald. Li havis du filinojn: Cwenburg kaj Cuthburg, kiu edziĝis al Aldfrith, reĝo de Northumbria, kaj kiu, post disiĝi de Aldfrith, iĝis la unua abatino de Wimborne Minster.

Altroniĝo[redakti | redakti fonton]

En 688 Caedwalla, kiu regis Wessex ekde ĉirkaŭ 685, abdikis por pilgrimi al Romo, kaj Ine sekvis lin kiel reĝo. Eble unue li kunregis Wessex kune kun sia patro.

Regado[redakti | redakti fonton]

Caedwalla ege pligrandigis la regnon Wessex, kaj konkeris Isle of Wight, Sussex, Kent, Surrey kaj parton de Dumnonia. Ine retenis Isle of Wight kaj akiris pli da teritorio en Dumnonia (sudokcidenta Anglio).

En Kent Mul, frato de Caedwalla, estis mortigata dum ribelo. Caedwalla reinvadis kaj disrabis Kent. En 694 estis pacakordo per kiu Wihtred, tiam reĝo de Kent, pagis grandan monpunon (eble 30 mil pundojn) pro la morto de Mul. Laŭ la kutimoj de la anglosaksoj, monpunoj pro mortigoj variis laŭ la rango de la mortito, kaj 30 mil pundoj verŝajne estis la kutima sumo pro reĝmortigo.

Kiel Caedwalla, Ine dominis Sussex, kies reĝo Nothelm estis priskrabata en ĉarto de 692 kiel parenco de Ine (eble per edziĝo). En 710 Nothelm kampanjis kun Caedwalla kontraŭ Dumnonia. Tamen, antaŭ la fino de la regado de Ine, Sussex sendependiĝis.

Unue Ine regis Surrey, kaj en la enkonduko al sia leĝaro (eldonita en 694) li priskribis Erkenwald, episkopo de Londono, kiel "mia episkopo". Antaŭ ĉirkaŭ 704 Wessex ne plu dominis Surrey. Mercia kaj Essex luktis pri la rego de Surrey.

En 704 aŭ 705 estis disputo kun Essex pri ekzilitoj de Wessex kiuj rifuĝis en Essex.

En 710 Ine kaptis Devon de Geraint, reĝo de Dumnonia, kiu mortis dum la batalado.

En 715 Ine batalis kontraŭ Ceolred, reĝo de Mercia, en Wiltshire, sed ne certas kiu venkis.

En 721, laŭ la Anglosaksa Kroniko, Ine mortigis Cynewulf, sed restas neniuj informoj pri tiu viro: la nomo indikas ke li verŝajne apartenis al la reĝa familio de Wessex.

La sekvantan jaron Aethelburg, edzino de Ine, detruis Taunton, urbon fonditan de Ine. La saman jaron, Ealdberht, ekzilita de Wessex, fuĝis al Surrey kaj Sussex. Pro tio Ine invadis Sussex. En 725 li denove invadis tiun regnon, ĉifoje mortigante Ealdberht.

Enregnaj aferoj[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la posteno Ealdorman okazis dum la regado de Ine, kaj eble estis Ine kiu unue dividis Wessex en regionojn proksimume egalajn al la nunaj graflandoj Hampshire, Wiltshire, Somerset, Devon kaj Dorset.

Nepost 710 estiĝis grava komerca centro ĉe Hamwic, kiu enhavis cirkaŭ kvin mil loĝantojn. Hamwic evoluis en la nuna Southampton.

Ine patronis monaĥejojn kaj abatejojn. Lia parencino Bugga, filino de Centwine (antaŭa reĝo de Wessex) fondis la unuaj monaĥinejojn de Wessex. Lia fratino Cuthburg fondis Wimborne Minster. Ine mem pagis la rekonstruadon aŭ pligrandigon de Abatejo Glastonbury.

En 705 la diocezo de Winchester estis dividata en du, kaj tiel fondiĝis la diocezo de Sherborne. Unue Ine kontraŭis tion, malgraŭ minacoj de ekskomuniko fare de la ĉefepiskopo de Canterbury, sed li fine konsentis post la morto de Haedde, episkopo de Winchester.

Ine subtenis la ordigon de la eklezio en Wessex, kaj estris la unuan sinodon en la regno, kie li mem prelegis.

Leĝaro[redakti | redakti fonton]

La unua anglosaksa leĝaro de kiu restas kopio eldoniĝis en Kent en 602 aŭ 603, kaj dum la 670-a aŭ 680-a jardeko tie eldoniĝis plua leĝaro.

En 694 Ine eldonis sian propran leĝaron, eble kunlaborante kun Wihtred, reĝo de Kent: unu leĝo aperis en ambaŭ leĝaroj; kaj Wihtred uzis la vorton de la dialekto de Wessex por "nobelo", ne tiu de la dialekto de Kent. Kiam Alfredo la Granda kunigis la leĝojn de Wessex dum la malfrua 9-a jarcento, li ankaŭ reeldonis la leĝaron de Ine.

En la enkonduko al la leĝaro, Ine diris ke li preparis ĝin helpate de "ĉiuj miaj Ealdormen, kaj la ĉefaj konsilantoj de mia popolo, kaj ankaŭ de granda konsilio de la servistoj de Dio". La leĝaro subtenis kristanismon: ekzemple estis monpunoj pro ne bapto de filo kaj pro nepago de dekonaĵoj al la eklezio.

La leĝoj iom elmontris la antaŭjuĝojn de la epoko. Ekzemple, homo akuzita pro murdo bezonis altrangulon kiel "ĵur-helpanto", tio estas, homo kiu ĵurus ke la akuzito ne kulpis.

La leĝoj rilate la anglosaksojn iom diferencis de tiuj rilate la keltojn, kiuj probable estis la plejparto de la loĝantaro de okcidenta Wessex, aparte la regionojn kaptitajn de Dumnonia.

Abdiko[redakti | redakti fonton]

En 726 Ine abdikis - laŭ la anglosaksa historiisto Bede, li deziris transdoni Wessex al pli junaj viroj kaj pilgrimi (kiel sia antaŭulo Caedwalla) al Romo. Laŭ Bede, multaj homoj vojaĝis al Romo pro kredo ke tio pliverŝajnigus eniron al la Ĉielo. Eble Ine aŭ Offa de Mercia fondis en Romo la Schola Saxonum (la Anglosaksan Kolegion), kiu evoluis en gastejon por vizitantoj el Anglio. Ne certas kiun jaron Ine mortis.

Ne estis klara sekvulo de Ine sed fine Aethelheard gajnis la tronon.