Inertmomanto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiuj ĉi plonĝistinoj minimumigas sian inertmomanton per alproksimigo de la kruroj al la korpo, tiel maksimumigante sian turniĝrapidon.

En fiziko, la inertmomanto estas grando kiu mezuras la reziston de objekto al ŝanĝo de turniĝrapido. Ĝi ne nur dependas de la maso de la turniĝanta objekto, sed ankaŭ de la pozicio de la maso rilate al la turniĝakso.

La inertmomanto de objekto rilate al la turniĝakso z difinatas kiel

I_z = \sum_{i=1}^n m_i r_i^2.

La koncepton inertmomanto enkondukis la svisa matematikisto kaj fizikisto Leonhard Euler en sia verkaĵo Theoria motus corporum solidorum seu rigidorum, en 1765.

Laŭ la internacia mezurunuaro, la mezurunuo de inertmomanto estas kg*m^2.

La inertmomanto ludas, en turniĝoj, la saman rolon kiun la maso alprenas okaze de moviĝoj.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj