Inerto (fiziko)
| Ĉi tiu artikolo temas pri la koncepto inerto en fiziko. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Inerto. |
En fiziko, kaj ĉefe en ties branĉo meĥaniko, inerto (aŭ inerteco) estas la rezisto de korpo al ŝanĝo de sia movkondiĉo.
Inerton priskribas la unua leĝo de Newton pri movado, laŭ kiu la mascentro de korpo sub la influo de eksteraj fortoj ne ŝanĝas sian movkondiĉon: aŭ ĝi plu restas senmova, aŭ ĝi plu moviĝas laŭ rekta linio kun konstanta rapido (rekta konstantrapida movo).
En la plej simpla okazo, kiam temas pri rektaj movoj, la inerto de korpo dependas de la inerteca maso de la objekto. Kiam temas pri rotacia movo, inerton esprimas la inertmomanto de la korpo.
Oni ofte utiligas la koncepton ankaŭ en pli ĝenerala senco, ekster la limoj de meĥaniko, por komprenigi, ke estas rezisto al ŝanĝo de iu fizika grando: ekzemple, oni ofte parolas pri varminerto, celante reziston al varmigo.

