Inessa Armand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Inessa Armand, fakte Inès Elisabeth Armand (n. 8-an de majo 1874 en Parizo; m. 23-an de septembro 1920 en Nalĉik) estis rusa revoluciulino kun franca deveno.

Ŝi estis ano de la socialdemokrata partio ekde 1904, partoprenis en la revolucio de 1905, oni ekzilis ŝin en 1907 pro kontraŭregistara agado. Ekde 1913 laboris ŝi apud Lenin en Parizo. Ŝi revenis en Rusion post la februara revolucio de 1917.

Ŝi agadis en la socialdemokrataj kaj komunistaj virinaj movadoj, mortis je ĥolero.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bardawil, Georges: Inès Armand : biographie. - Paris : Lattès, 1993. - ISBN 2-7096-1057-4
  • Podljaschuk, Pawel: Inessa : ein dokumentarischer Bericht über das Leben der Inès Armand. - Berlin : Dietz, 1987. - ISBN 3-320-00900-1