Infanaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du infanoj ludas kun sablo.
Infanoj en sabloludejo

La infanaĝo, aŭ infaneco, estas la unua fazo en la vivo de homo. Ĝeneralsence ĝi inkludas la bebecon, do komenciĝas kun la naskiĝo kaj finiĝas kun la komenco de la seksa maturiĝo, kiu jam apartenas al la junaĝo.

La infanaĝo estas tre ampleksa koncepto aplikita al homoj kiuj troviĝas en fazoj de disvolviĝo inter la nasko kaj la adoleskopubereco.[1][2]

Post la naskiĝo la infano komencas integriĝi en la socio. Ĝin la infano unue konfrontas en primaraj grupoj: familio, parencaro, najbararo, ludogrupo. En ĉi tiuj grupoj okazas ensociigo per perado de konduto- kaj pensmanieroj, valoroj, kiujn la infano alproprigas per lernado.

En la familio okazas la dua naskiĝo de la infano kiel socikultura personeco.

Etimologio kaj lingvaj notoj[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ formoj, kaj infanaĝo = infana aĝo kaj 'infaneco, kompreneble estas variaĵoj de la baza esperanta vortradiko infano, kiu devenas de la latina infans[3][4], kiu signifas 'muta', 'kiu ne povas paroli'.

"Infanaĝo" estas laŭ PIV "La tempo, dum kiu oni estas infano",[5], dum "infaneco" estas simple difinita kiel "aĝo infana".[6]. Laŭ tio, multaj esperantistoj uzas la terminon "infaneco" kvazaŭ sinonimo de "infanaĝo", kvankam evidente "aĝo" ne estas sinonimo de abstrakta propraĵo, karakterizo aŭ kvalito. Tiel, oni povus paroli pri infaneco de iu plenkreskulo, kiu kondutas sin infanece, eĉ for de la infanaĝo.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas difini la koncepton "infanaĝo" ekde jenaj diversaj vidpunktojn:

  • jure, tre diversamaniere depende de la juro de la diversaj landoj (por difinitaj aferoj ĝis 18 jaroj, por aliaj ĝis 16 jaroj ktp.)
  • el disvolviĝa psikologio, ne atingante sufiĉan maturecon por funkcii aŭtonomece,
  • fizike, ne atingante fizikajn trajtojn de plenkreskulo,
  • socikulture, kun tre diversaj konsideroj depende de la popolaj kutimoj kaj la diversaj ebloj vivteni sin.

Komparu kun[redakti | redakti fonton]

Homaj vivofazoj[redakti | redakti fonton]

Homaj vivfazoj
Inseksa Homo Virseksa Homo
Bebeco Bebo
Infaneco Knabino Knabo
Adolesko Adoleskantino Adoleskanto
Plenkreskeco Virino Viro
Maljuneco Maljunulo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri infano/infanaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[7]:

  • Citaĵo
     Al malriĉulo infanoj ne mankas. 
  • Citaĵo
     En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. 
  • Citaĵo
     Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]