Infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio estas medicina fako, kiu traktas la trovon de diagnozoj, la terapion kaj preventon de psikaj, psikosomatikaj kaj neŭrologiaj malsanoj, emociaj kaj kondutaj perturboj de infanoj kaj adoleskuloj, do junaj homoj de malpli ol 18 jaroj. La fako inkluzivas la kuracistan psikoterapion de junuloj kaj tuŝas plurajn aliajn disciplinojn kiuj traktas infanojn kaj adoleskulojn kaj iliajn familiojn - ekzemple la medicinajn fakojn pediatrio kaj neŭropediatrio, sed ankaŭ psikiatrio de plenkreskuloj, pedagogio (do lerneja instruo, sed ankaŭ dumtaga kaj tuttempa eduko de infanoj kaj adoleskuloj en apartaj institucioj) kaj konsilado al familioj.

Taskaroj

  • psikaj problemoj de junuloj post psike premigaj travivaĵoj
  • problemoj pri koncentriĝo, specifaj malfortecoj (disortografio, sed ankaŭ izolitaj malkapabloj pri kalkulado ("diskalkulio"), moviĝo, parolado, aŭdado ...), emocia blokiĝo aŭ kondutaj problemoj pri lerneja kunlaboro
  • evoluaj problemoj pri moviĝo, lingvo, regado de urinado kaj fekado
  • psikaj kaj korpaj perturboj kaj reagaj emociaj problemoj en kazoj de kronikaj malsanoj
  • aŭtismo, psikozoj, epilepsioj kaj neŭrologiaj evoluaj problemoj
  • fortaj perturboj pri socia konduto (forta agresemo, ŝtelemo, kverelemo, daŭra forkurado ...), perturboj de la seksa evoluo, sekvoj de antaŭa misuziĝo, dependeco de diversaj drogoj
  • problemoj de junuloj rilate al manĝado (anoreksio, bulimio kaj aliaj), devoj de ade ripetaj pensoj aŭ agoj, fobioj, depresioj, ripetaj memvundiĝoj kaj suicidemo
  • helpo en fortaj familiaj konfliktoj kaj konsilado de juraj kortumoj en diversaj konfliktoj rilate al familioj aŭ individuaj junuloj

Ekzistas

  • praktikejoj pri infana kaj adoleska psikiatrio, kie fakaj kuracistoj je propra ekonomia respondeco ofertas servojn inter kelkaj minutoj kaj maksimume du horoj,
  • instituciaj praktikejoj, kie fakaj kuracistoj kun anoj de aliaj profesioj ofertas servojn simile longajn sub institucia tegmento de kliniko,
  • dumtagaj klinikoj, kie (aparte la plej junaj) pacientoj venas ĉiumatene kaj hejmeniras ĉiuvespere, sed dumtage ricevas la samajn intensajn klinikajn servojn kiel en
  • tuttempaj klinikoj, kie teamoj el kuracistoj, flegistoj kaj aliaj profesioj prizorgas la junajn pacientojn dum difinita tempo 24 horojn po tago. La tut-tempaj klinikoj kutime dividiĝas je unuoj laŭ aĝogrupoj, kaj tre malofte traktas infanojn sub 5 jaroj, ĉar tiom junaj infanoj laŭ ĝenerala juĝo estu laŭeble ne longe dividitaj de la gepatroj.

La publika bildo de la fako infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio aparte influiĝas de la malsano Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP) kaj ties trakto per la medikamento Metilfenidato, kiu inter gepatroj kaj pedagogoj ofte vekas tre emociajn diskutojn. Sed la vastaj eblecoj de infanoj evolui aŭ prokrastiĝi en la persona evoluo, reagi plej diverse al premoj de familiaj konfliktoj aŭ fortaj eksterfamiliaj travivaĵoj, kaj la same vasta gamo de problemoj dum la fazo de pubereco igas la pacientohistoriojn de kuracistoj pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio fakte plej diversaj.

Internaciaj organizaĵoj

La monda asocio pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio angle nomiĝas IACAPAP (International Association for Child and Adolescent Psychiatry and allied professions)[1] kaj havas mondajn kongresojn ĉiun duan jaron (dum 2004 en Berlino, 2006 en Melbourne, dum 2008 en Istanbulo, 2010 en Pekino, dum 2012 en Parizo kaj 2014 en Durbano). Ekzistas kontinentaj asocioj pri infana kaj adoleskula psikiatrio, kaj en multaj ŝtatoj ankaŭ naciaj asocioj.

Esperantaj kuracistoj de la fako

Inter la esperantonparolantaj kuracistoj pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio menciindas ekzemple Thomas Pusch (antaŭa movada motoro inter alie en TEJO kaj la germanlingva Esperanto-movado, aktoro kaj priesperanta verkisto), Martin Markarian (antaŭ la edziĝo Martin Burkert, germano kun armena-brita edzino, loĝanta nun en Svisio, antaŭe en Belgio, aktoro kaj verkisto inter alie de la esperanta infanlibro "La arbo kiu forkuris"), kaj Stephanie Schröder, germandevena esperantistino en Tønsberg, Norvegio.