Infana sekseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desegno de Martin Van Maele, 1905.

La infana sekseco estas la ensemblo de fenomenoj rilataj al la seksaj deziro, konduto kaj disvolviĝo fizika kaj mensa ĉe la infanoj.

Freud[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento Sigmund Freud revoluciis la okcidentan koncepton pri la infaneco per sia psikanaliza teorio estante la unua kiu subtenis sur sciencaj bazoj la ekziston de la infana sekseco, kiu esprimiĝas precipe per ne genera sekumado, kaj do tiasence specifa kaj diferenca de la plenkreska sekseco, sed ligita al ĝi per la principo de plezuro, ĝia fundamenta motivo.

Kvin fazoj[redakti | redakti fonton]

Freud priskribis la psikoseksan disvolviĝon de la infano en kvin fazojn: buŝa, anusa kaj falusa, kiu kulminus per la solvo de la Edipa konflikto ĉe la knabo kaj de la Elektra konflikto ĉe la knabino. Poste ekzistus latenta fazo ĝis la genera de la pubereco. Laŭ la freŭda baza tezo, la sekseco de la infano estas "polimorfe perversa" kaj li sekve disvolvas fortajn impulsojn al incesto. La infano trovus sin devigita profiti kaj sublimigi tiun deziron por disvolvi sanan seksecon dum la plenkreskaĝo. Freud formaligis siajn tezojn ĉi-rilate en la verko Drei Abhandlungen zur Sexualtheorie ("Tri eseoj pri seksa teorio"), aperinta en 1905.[1]

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

La teorioj de Freud disvolviĝis en kunteksto malsimila al la nuna kaj kelkaj, kiel tiu pri la envio provokita de la patra peniso ĉe la infanoj, apartenas al la paseo; multaj modernaj esploristoj konsideras ilin kadukiĝintaj kaj la kerno de lia laboro ŝajne estis neniam entute akceptita de la scienca komunumo. Pro tio estas faritaj diversaj studoj, iuj kompletigaj al la verkaro de Freud kaj aliaj subtenantajn kontraŭajn tezojn, kiel la kazo de la perinaska psikologio kaj ĝiaj esploroj pri la pramenso.

Unu specifa afero estas la nomita Masson-skandalo, kritiko el la interno mem de la psikanaliza institucio. Dum la unuaj jaroj de la jardeko de 1980, Jeffrey Moussaieff Masson, tiama direktoro de Freud Archives, subtenis ke la modelo pri psikoseksa disvolviĝo proponita de Freud estis formulita pro ignorado de la infana seksa misuzo kaj rifuzo agnoski ĝin, atribuante la realon de la traŭmataj faktoj al fantazioj de l' deziro.[2]

Moderna metodologio de studo[redakti | redakti fonton]

Alfred Kinsey faris la unuan grandskalan studon pri la seksa plezuro kaj enkondukis statistikajn raportojn pri la infana masturbado. Liaj laboroj konsistigas la plej grandan datenfonton elĉerpita de rektaj intervjuoj. Tamen la moderna metodologio de studo baziĝas sur:

  • Observado de infanoj traktataj pro kondutaj malordoj, kiuj ofte eĉ uzas siajn seksorganojn kiel seksludiloj.
  • Memoroj kiujn ili havas iĝinte plenkreskuloj.
  • Observado de la vartistoj.

Du bazaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

La teorioj pri la seksa disvolviĝo estas dividitaj, resume, en du skolojn de pensado:

  1. La skoloj el freŭda inspiro, sekve psikanalizaj, kiuj tendencas emfazi la denaskan biologion, laŭ kiuj la seksa disvolviĝo povas esti akcelita aŭ perturbita dum la infanaĝo. La infana seksa disvolviĝo estus precipe biologia procedo, sekve substance simila en ĉiuj kulturoj. Ĉi tiu vidpunkto desegnas difinitan modelon de seksa disvolviĝo por kontentigi la bezonon, eĉ se tiu modelo povas esti influita de la reganta kulturo. Tiu ĉi estas plu la plej akceptita vidpunkto en la nuna medicina studado de la infana disvolviĝo.
  1. Dum la lastaj jaroj disvastiĝis, precipe en anglalingvaj medioj, alternativa vidpunkto kiu tendencas emfazi la seksecon kiel sociala konstrukto, laŭ kiu infana sekseco estus forte influita de la regado de la socio super la individuo. Tiu lasta skolo uzas ofte la terminojn "normativa" (konduto kulture adekvata)[3] kaj "nenormativa" (konduto kulture ne adekvata).

Tri aĝoj[redakti | redakti fonton]

La observado dividiĝas en tri aĝoj: dua infanaĝo (3-6 jaroj), infanaĝo (6-9 jaroj) kaj antaŭpubereca aĝo (9-12 jaroj).

Dua infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Dum tiu aĝo, la infano ĝenerale estas respond-avida rilate al aferoj kiaj "de kie venas la infanoj" kaj esploras por kontentigi sian scivolon pri la korpo de la aliaj infanoj aŭ de la plenkeskuloj. Ekde la aĝo de kvar jaroj, la infano ofte montras fizikan kaj emocian inklinon al la patro de la kontraŭa sekso kaj komencas senti pudoron kaj kompreni la diferencon inter publika kaj privata plezuro.

Freŝdataj studoj faritaj en Svedio indikas, ke la praktiko de masturbado en tiu etapo estas nekutima, kvankam iuj infanoj komencas tuŝi al si la seksorganojn kiam ili estas lacaj aŭ sentas sin malkomfortaj; tiu cirkumstanco, kiu tamen ne devas esti nepre konfuzita kun la masturbado, estas pli ofta ĉe la infanoj ol ĉe la infaninoj.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Dum tiu aĝo la disvolviĝo estas konsiderinde malsimila surbaze de la subjekto. La infano rimarkas la diferencojn ligitajn al la genro (vira aŭ ina) kaj la elektado de amikoj de la sama sekso iĝas laŭgrade pli kaj pli markita, laŭ maniero simultana kaj simila al la ekskludado de la alia sekso. La ekskluziva altiro al la patro de la kontraŭa sekso estas anstataŭigita de plej granda korinklino al la patro de la sama sekso.

Intensiĝas la sentiveco de la infaninoj al la sociaj moroj rilate al sekso, nudeco kaj intimeco. La infanoj povas esprimi lingvaĵon el seksa naturo por provoki reagojn ĉe la plenkreskuloj.

Antaŭpubereco[redakti | redakti fonton]

Masturbado iĝas kutima. Ĝis la pubereco oni povas havi sekajn orgasmojn, t.e. sen ejakulo. La kapablo ejakuli disvolviĝas laŭgrade, en tempo substance sama en ĉiuj etnoj kaj kulturoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]