Infanara pacmonumento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Childrensmemorial.jpg
La monumento por atombombitaj infanoj

La infanara pacmonumento (japane: 原爆の子の像, Genbaku no Ko no Zō) aŭ monumento por atombombitaj infanoj estas pacmonumento por memorigi la knabinon Sadako Sasaki kaj la centmiloj da infanaj viktimoj de la faligo de atombombo en Hiroŝimo la 6-an de aŭgusto 1945. La monumento staras en la hiroŝima pacparko en la urbo Hiroŝimo (Japanujo). Dezajnita de la japanaj artistoj Kazuo Kikuĉi kaj Kijoŝi Ikebe, la monumento estis konstruita pere de monkampanjo de japanaj lernejanoj inkluzive de la samklasanoj de Sadako.

Priskribo

La ĉefa statuo nomiĝas "Atombombitaj infanoj" kaj estis inaŭgurita la 5-an de majo 1958 en la japana infantago. Statuo de Sadako staras pinte de la monumento kaj tenas enmane gruon. Miloj da origamio-gruoj el la tuta mondo estas oferataj ĉiutage, ĉar malnova japana legendo diras, ke tiu, kiu faldos mil gruojn ricevos plenumon de deziro. Ili simbolas, ke la infanoj, kiuj faldis ilin, kaj kiuj vizitas la monumenton, deziras mondon sen nuklearmiloj.

Malantaŭ la ĉefa strukturo pendas bronza gruo, kiu utilas kiel ventsonorilo, donacita de la nobelpremiita Hideki Yukawa.

Baze de la monumento troviĝas nigra marmora plato kun jena japana surskribo:

これはぼくらの叫びです これは私たちの祈りです 世界に平和をきずくための
Kore wa bokura no sakebi desu. Kore wa watashitachi no inori desu. Sekai ni heiwa o kizuku tame no.
Tio estas nia krio, tio estas nia preĝo: por konstrui pacon en la mondo.

Fratina statuo

La monumento inspiris fratinan statuon pagitan de junuloj en Santa Fe, Nov-Meksiko, Usono, kie estis konstruita la bombo "Little Boy", faligita sur Hiroŝimon. La fratina statuo estis inaŭgurita en 1995, je la 50-a datreveno de la bombado.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 34° 23′ 39″ Nordo 132° 27′ 10″ Oriento / 34.394142 °N, 132.452776 °O / 34.394142; 132.452776 (mapo)