Infankrono de Oto la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La krono el al katedrala trezoro de Essen, klare ekkonebla la safiro sur la fruntofaco
La krono en ekspozicio je Essen en 2008

La tiel nomata Infankrono de Oto la 3-a estas ora, otida krono en la katedrala trezoro de Essen. Antaŭe oni supozis, ke eble temus pri la krono, per kiu trijara Oto la 3-a en 983 estis kronata kiel Reĝo de la Romanoj. Sed ĉi tiu opinio, verŝajne atribuenda al idealisma pensado de la historiistoj de Essen de la frua 20-a jarcento, intertempe validas kiel malnoviĝinta. Ĉerte ĝi tamen estas la plej malnova konserviĝinta liliokrono tutmonde.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La formo konvenas laŭ sia formo al bizanca kapringo de 3,5 centimetroj da larĝeco. Ĝia diametro estas nun 12,5 centimetroj. La krono estas adaptita al la kapoperimetro de la Ora Madono. La gemosurmetaĵo de la krono estas regula kaj konformas kun la perimetro. La krono konsistas el ora ringo ege alojita per arĝento, sur kiu ekstere estas lutita den dua ringo el pli pura oro. En la interno de la krono estas videbla fera stabiliga ringo.

La supra kaj malsupra randoj de la krono estas ornamitaj per perloŝnuroj, je kio la tiujn traiĝanta drato estas lutita per metalringoj sur la fundamenton. Sur la kvar liliopintoj kaj sur la ringo mem troviĝas multaj perloj kaj gemoj, je kio la gemoj rekte surmuntitaj sub la liliopintoj estas aparte altvalore enkadrigitaj. Inter la gemoj troviĝas malnovromia gemo, tranĉita el ruĝa almandino, kun meduzokapo same kiel safiro en triangula orkadro sur la frontflanko de la krono.

Kompareblaj, tamen pli junaj kronoj en eklezia posedo troviĝas en la ekleziaj trezoroj de Hildesheim, Germanujo (Germanio) kaj en Conques, Francujo (Francio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la krono estas ne klarigita. Longan tempon oni supozis, ke la krono estis farata en 983 por la kronado de Oto la 3-a, kiu ĝin siaflanke donacis al la abatinejo Essen. La abatinejo Essen sub estrado de abatino Matilda, kiu mem estis nepino de imperiestro Oto la 1-a, tenis aparte intimajn rilatojn kun la otida dinastio, kiu rezultis en gravaj donacadoj fare de la reĝoj kaj ankaŭ en tio, ke la fratino de Oto la 3-a, kiu nomiĝis same kiel la abatino Matilda, estis edukata en Essen. Je la komenco de februaro 993, do proksimume Kandelfeston, Oto la 3-a vizitis la abatinejon Essen, dum kiam li laŭ supozo de lokaj historiistoj li faris al la abatinejon Essen du elstarajn donacojn.

La unua donaco estis glavo el damaska ŝtalo, kiu estis fabrikata supozeble proksimume 950 kaj estis uzata en bataloj, kiel sciigas uzopostsignoj ĉe la klingo. Ĉi tiu glavo, adorinda ja pro sia portinto, estis en Essen provizata per multvalora envolvaĵo el oro. En la sekvatempo la glavo estis rigardata kiel la ceremonia glavo de Kosmaso kaj Damiano, la sanktulaj patronoj de urbo kaj abatinejo Essen, kaj eniris tiamaniere en la blazonon de Essen. Por la nuntempa esploro la respondo de la demando, kiu estis la origina portanto de la glavo, estus interesa por pli bona kompreno de la interrilato de la abatinejo Essen kaj la familio de la Otidoj.

La dua donaco de Oto la 3-a estis eble la ora krono. Mankas por tio ĉia skriba pruvo, tamen malgraŭ tio ekzistas argumentoj por ĉi tiu tezo. Unuflanke la krono estas datigata pro arthistoriaj komparoj je la finiĝanta 10-a jarcento. La fera stabiliga ringo konkludigas adaptadon al la kapa grando de la Ora Madono, tiel ke la krono origine estus fabrikita por alia celo. Tiu ĉi alia celo povus nur estis la kronado de infano, ĉar oni tion ja povus konkludi el la origina korpogrando. La kronado de Oto la en 983 je la katedralo de Akeno estas la ununura infankronado en la konvena tempospaco. Ankaŭ la fakto, ke la mezepoka kutimo kroni je Kandelfesto la 2-an de februaro statuojn de Maria, estas unuafoje dokumentebla en Essen, pledus por tio, ke Oto la 3-a transdonis je sia vizito en Essen je la komenco de februaro 993 la kronon al la abatinejo.

Pli modernaj formelementoj (kies datigometodo en la esploro tamen ankaŭ estas pridubata) supozigas alifabrikadon de la krono en la mezo de la 11-a jarcento. En la sama tempospaco ekestis per la Teofano-Kruco kaj la kruconajo-relikvujo de abatino Teofano artverkoj, je kiuj oni reuzis emajlojn, kiuj devenis de la glorkrono de la Ora Madono, kiu je kronado de la statuo estis ĝena kaj pro tio estis forigita. Fabrikado de la krono antaŭ proksimume 1040/50 do estas verŝajna.

La krono sur poŝtmarko de la Germana Federacia Poŝto el 1988

En la pli nova esploro oni pripensas datigi la tutan kronon en la komenciĝantan 11-an jarcenton, pro certaj ornamformoj, tiel nomataj florkronoj kaj abelujoj, kiuj tre simile troveblas ĉe artverkoj alordigeblaj al la medio de Henriko la 2-a. Tiam la krono estus fabrikata origine por la kronado de la Ora Madono. En la katedrala trezorejo de Essen ĉi tiuj ornamformoj troviĝas sur la krucofinaĵoj de la kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj, kiuj estis alifabrikataj supozeble sub Zofia (1011–1039). Por kreado de la krono kiel maria krono ankaŭ pledas, ke la regula gemosurmetaĵo igis neverŝajna plimalgrandigon de la krono.

Kiel elstara ekzemplo por la otida oraĵista arto la krono estis bildigata en 1988 sur poŝtmarko de la Germana Federacia Poŝto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Schwann, Duseldorfo 1904, pj. 261–266.
  • Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte. En: Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext, Essen 2000, ISBN 3-88474-907-2, pj. 135–153.
  • Birgitta Falk: Essener Krone En: Gold vor Schwarz. Der Essener Domschatz auf Zollverein, eldonita de Birgitta Falk, katatalogo pri la ekspozicio en 2008. Klartext Verlag, Essen 2008, ISBN 978-3-8375-0050-9, pj. 92–93.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]