Infanopilgrimado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:16, 11 okt. 2006 farita de Schuetzm (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Infanopilgrimadoj al la Monto Sankta Mikaelo estis inter la plej strangaj. La unua okazis en 1333 kaj la fenomeno daŭris ĝis la franca revolucio, kun apogeo je la fino de la mezepoko. Komence infanoj ricevis dian mesaĝon postulante ke ili iru al la monto kun siaj amikoj kaj najbaroj por preĝi tie al arkianĝelo Sankta Mikaelo. Tiuj infanoj venis de Francio, Germanio kaj Nederlando. Foje ili estis senditaj de iliaj gepatroj aŭ urbanoj por peti forigon de la pesto.

Tiuj pilgrimadoj komence estis grandaj festoj, sed plej ofte ili finiĝis malbone. La infanoj estis ĉefe junaj knaboj, plej ofte ok ĝis dekdujaraj, kiuj forlasis siajn gepatrojn dum longaj monatoj kaj tre ofte neniam revidos ilin. La infanoj liberigitaj de la monotoneco kaj de la servoj ĉiutagaj formis longan procesion, portante flagojn kaj standardojn de iliaj feŭdaj sinjoroj. Sed aldoniĝas ankaŭ malbonaj elementoj, batalemuloj, ŝtelistoj, ktp.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  • Le Mont Saint-Michel, Jean-Paul Benoît, Editions Jean-Paul Gisserot, 1992