Infanrajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junaj aktivuloj plendante por la abolo de la infansklaveco en Usono komence de 1900.

Infanrajtoj en la strikta senco oni nomas la rajtojn de infanoj kaj junuloj. Tutmonde fiksitaj ili estas en la UN-infanrajt-interkonsento, kiu estis akceptita la 20-an de Novembro 1989 de la Ĝenerala Kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj. Nuntempe la interkonsento estas akceptita de plejmulto de la ŝtatoj de la mondo.

Mallonga formo[redakti | redakti fonton]

Mallonga formo de la infanrajt-interkonsento:[1]

  • Principo 1

Vi havu ĉiujn rajtojn, kiuj estas en tiu ĉi deklaro, sendepende, de kie vi venas, kian haŭtkoloron vi havas, kian sekson vi havas, kian lingvon vi parolas, kian religion vi praktikas, kian opinion vi havas kaj ĉu vi estas riĉa aŭ malriĉa. Tio validu por vi mem kaj por via familio.

  • Principo 2

Vi havu rajton al precipa protekto; la leĝo devas zorgi, ke vi povu evolui sana kaj en libereco. La leĝo konsideru, kio estas la plej bona por vi.

  • Principo 3

Vi havu rajton al nomo kaj ke vi apartenu al iu lando ekde via naskiĝo.

  • Principo 4

Vi havu rajton kreski sana. Pro tio vi kaj via patrino estu precipe protektataj, cetere patrino kaj infano estu konvene flegitaj antaŭ kaj post la naskiĝo. Vi havas rajton al sufiĉe da manĝaĵo, al loĝejo, al ripozo kaj al helpo de kuracisto, se necese.

  • Principo 5

Se vi estas handikapita korpe aŭ mense, vi ricevu specialan traktadon kaj edukadon.

  • Principo 6

Vi ricevu amon kaj komprenemon de la aliaj, por ke vi povu bone evolui. Se eblas, vi vivu ĉe viaj gepatroj, se ne eblas, ĉiokaze en ĉirkaŭaĵo kie vi ricevu simpation kaj kie vi estu sekura. Se vi ankoraŭ estas ege juna, oni ne disigi vin de via patrino. Publikaj servoj zorgu precipe pri senfamiliaj kaj malriĉaj infanoj. La ŝtato subtenu per mono familiojn kun multaj infanoj.

  • Principo 7

Vi estu instruata en lernejo, almenaŭ en bazlernejo, kaj neniom pagu pro tio. La instruado ebligu al vi evoluigi viajn kapablojn kaj vian prijuĝkapablon. Vi lernu, transprenu respondecon por iĝi utila parto de la socio. Ĉiuj, kiuj respondecas pri via edukado orientiĝu al tio, kio estas plej bona por vi. Pri tio unue zorgu viaj gepatroj. Vi rajtas ludi kaj ripozi. La aŭtoritatoj devas tion helpi.

  • Principo 8

En mizero aŭ danĝero, vi estu el inter la plej unuaj, kiuj ricevu protekton kaj helpon.

  • Principo 9

Vi estu protektata kontraŭ malzorgado kaj neniu estu kruela al vi aŭ eluzu vin. Neniu uzu vin por iu komerco. Vi laboru nur, kiam vi atingis certan aĝon. Oni ne devigu vin, fari agon, kiu damaĝas vian sanon aŭ malhelpas vian evoluon.

  • Principo 10

Neniu instigu vin aliajn malglori pro iliaj eksteraĵo, origino, kulturo, religio aŭ pro aliaj cirkonstancoj. Vi estu edukata tiel, ke vi komprenu la aliajn kaj amikadu kun homoj el aliaj kulturoj. Vi uzu viajn fortojn por la paco. Vi estu konvinkata, ke gravas uzi siajn fortojn por aliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiuj principoj estas traduko de la dokumento en multaj lingvoj kies ligilo aperas en Eksteraj ligiloj. Bonvolu ne tuŝi ilin por modifi la enhavon, nur por plibonigi la tradukon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]