Infero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la mitologia loĝloko de mortintoj. Se vi serĉas informojn pri la poeziaĵo de Dante Alighieri, vidu la paĝon Infero (La Dia Komedio).

Infero, laŭ la abrahamaj religioj, estas loko de mortintoj, mortintujo, kie Dio punas pekintojn. Tamen, tia mortintujo ne nur en kristanismo, sed ankaŭ en aliaj abrahamaj religioj, nivele de teologio kaj humanisma kulturo, estis ankaŭ persona stato de la mortinto, neniel ligita al ia loko aŭ spaca realaĵo. Eblas do, superi la fantazion por atingi la esencon celitan.

Helena mitologio[redakti | redakti fonton]

En la helena mitologio, la infero estis la loko, kie restadis mortintoj.

Hadeso kaj Persefono regas la Inferon[redakti | redakti fonton]

Hadeso kaj Cerbero

Hadeso regis tiun landon. Li estis la frato de Zeŭso kaj Pozidono. Dum Zeŭso estris la ĉielon kaj Pozidono la maron, li estris la submondon. Lia palaco staris en la Tartaro, kiu estis la punloko por malhonestaj mortintoj. Li sidadis sur sia trono, tenante enmane sceptron. Tre malofte Hadeso eliris el tiu subtera mondo.

Persefono kaj Hadeso

Tamen, iam, li iris surteren forrabi Persefonon, la filinon de Demeter. Ŝi fariĝis lia edzino kaj tiel ankaŭ reĝino. Severmiene sidante sur sia trono apud Hadeso, ŝi tenis torĉon enmane kaj kelkfoje papavon. Laŭ la helena legendo, dum ses monatoj, ŝi regis sube kun Hadeso, kaj dum la ses aliaj monatoj ŝi supreniris por helpi sian patrinon Demeter pri la kreskado de plantoj.

Hermeso kaj Karono gvidas la mortintojn[redakti | redakti fonton]

Hermeso sidante sur roko pretigas sin por gvidi mortinton
Karono remante

Hermeso, la mesaĝisto de la dioj, konduktis ĉiujn mortintojn ĝis la bordo de la Stikso. Ĉiuj alvenis tien, bonuloj kaj malbonuloj, riĉuloj kaj malriĉuloj.

Tie ilin atendis Karono. Li aspektis kiel maljunulo surmetinta malsekigitajn vestaĵojn. Otuso akompanis lin. Necesis, ke la vivantoj metu moneron en la buŝon de la mortintoj por pagi la boatgvidanton, kiu veturigis ilin trans la riveron. Se ili ne havis tiun moneron, ili devis vagadi dum cent jaroj antaŭ ol akceptiĝi. Nur mortintojn li povis veturigi, kaj nur unufoje. Nur Eneo, kiu donacis oran branĉeton, kaj Heraklo, kiu minacis lin per fortaj pugnobatoj, sukcesis venki lin.

La submondaj riveroj[redakti | redakti fonton]

Transiro de la Stikso

Pluraj riveroj fluis en la Infero.

La Stikso donis senmortecon al ĉiuj, kiuj en ĝi banis sin. Pro tio la patrino de Aĥilo enakvigis la tutan korpon de sia bebo. Bedaŭrinde la tendono de la kalkono ne estis enakvigita, ĉar tiun parton ŝi kovris per sia mano. Kiam li estos plenkreskulo, mortema sago atingos lin en tiu preciza loko.

La akvo de la Aĥerono venenis ĉiujn, kiuj trinkis ĝian akvon. Laŭ la Helenoj, Karono remadis laŭ la Stikso. Laŭ la Romanoj, li remadis laŭ Aĥerono.

Ĉiuj, kiuj trinkis akvon el la Leteo forgesis kaj suferojn kaj plezurojn. Tio estis bona kuracilo por tiuj, kiuj ne deziris memori pri la antaŭa vivo. Kaj la mortintoj, kiuj havis permeson reveni inter la vivantoj estis devigitaj trinki el ĝi antaŭ ol foriri.

Cerbero[redakti | redakti fonton]

La trikapa hundo Cerbero

Pli fore sur la bordo de la Stikso kuŝis la minaca Cerbero, trikapa hundo. Li malhelpis mortintojn reveni ĉe la vivantoj, kaj la vivantojn iri en la mortintujon. Por la lasta el siaj dekdu laboroj, Heraklo devis porti al Eŭristeio Cerberon. Li ĵetis la felon de la leono de Nemeo sur la beston, kaj kaptis ĝin en la faldojn. Li revenis al Tirinto kaj poste resendis la hundon en la Inferon.

Juĝistoj en la Infero[redakti | redakti fonton]

La animoj de la mortintoj estis juĝataj en la Infero. La juĝistoj nomiĝis Minoo, Radamantiso kaj Eako. Ili estis elektitaj pro sia ekzempla konduto dum sia vivo. Radamantiso estis helpita de la patro de Zeŭso, Krono, kies alia nomo estis Tempo. Li iam estis kruela dio, sed li fariĝis milda maljunulo, post kiam li estis ekzilita en la Inferon. Persefono kaj Hadeso malofte partoprenis la juĝon de mortintoj, sed ĉiam Persefono estis kompatinda.

Malsamaj lokoj por ripozi en la Infero[redakti | redakti fonton]

Laŭ la verdikto, la animoj iris en unu el tri malsamaj lokoj.

En la ebenaĵo de la Alfodeloj kreskis tristaj arboj kun falantaj branĉoj, kiuj plorĝemadis. Tie vivis mortintoj, kiuj estis nek bonaj nek malbonaj. Estis la loko de krepusko, la loko de enuo. Trans tiu ebenaĵo, etendiĝis la paŝtejoj de Erebo kaj la marĉoj de Leteo. La ebenaĵo de la Alfodeloj estis estis la loko, la plej proksima al la mondo de vivantoj.

En la Elizeo vivis la herooj, la virtuloj, en eterna printempo. Ĝi nomiĝis ankaŭ la Insulo de Feliĉo. La suno ĉiam brilis kaj maloftaj nuboj estis ĉiam blankaj. Birdoj kantadis en la branĉoj de la arboj, kaj ĉefe en la blanka poplo de Temiso. En senarbarejoj, oni aŭdis notojn de flutoj kaj liroj. Tiel belaj estis la melodioj, ke oni deziris danci. Neniam noktiĝis en tiu lando. Dum oftaj bankedoj, vino fluadis senĉese kaj oni neniam malsatis. Feliĉuloj havis alian apartan favoron: ili povis reveni surteren, inter la vivantoj. Sed neniu provis fari tion, ĉar la vivo sube estis pli feliĉa.

En la tria loko, la plej malproksima de vivantoj, oni aŭdis nur kriojn. Ĝi nomiĝis Tartaro kaj estis terura punloko. Triobla murego el bronzo ĉirkaŭis ĝin. Tiu lando estis dezerta, kovrita de glaciigitaj aŭ sulfuraj lagoj, kie baniĝis malhonestaj animoj.

Hekato en la Tartaro[redakti | redakti fonton]

La trikapa Hekato

Hekato estris kiel diino de la Tartaro, diino de la ombro, de fantomoj. Ŝi portis torĉon en la mano. Ŝi estis helpata de multe da demonoj. Okazis eĉ kelkfoje, ke Hekato sendis demonojn por turmenti la vivantojn, kiuj malbone agis, dum lunplenaj noktoj.

La Erinioj en la Tartaro[redakti | redakti fonton]

Flughava Erinio helpas Hadeson forrabi Persefonon
Sarcophagus Orestes Iphigeneia Glyptothek Munich 363 front.jpg

La flugilhavaj Erinioj: Alekto, Megero kaj Tizifono turmentadis la krimulojn. Ili havis nigran korpon, flugilojn de vesperto kaj serpentojn anstataŭ harojn.

La Titanoj[redakti | redakti fonton]

Inter la damnitoj ĉeestis la Titanoj. Ili estis la gefiloj de Urano kaj Gaja. Tiuj gigantoj provis iam ribele invadi Olimpon, metante Osson sur Pelionon. Pro puno, ili estis fulmobatitaj de Zeŭso kaj ekzilitaj ĉi tien.

Sizifo[redakti | redakti fonton]

Persefono prigardas Sizifon

Sizifo, filo de Eolo, reĝo de Korinto, iam katenis la Morton, kiam ĝi venis por preni lin. Dum longa tempo, neniu plu mortis, kaj tio ĉagrenis Hadeson. Do Areso liberigis ĝin, kaj Sizifo estis kondamnita. Li devis poreterne puŝi ŝtonegon, laŭ deklivo, ĝis la pinto de montaro. Sed ĝi malfeliĉe retroruliĝis suben, do li devis ĉiam rekomenci.

La Danaidinoj[redakti | redakti fonton]

thumb]La Danaidoj plenigas senfondan barelegon

En Tartaro ankaŭ loĝis la Danaidinoj, la kvindek filinoj de Danao. Ili ĉiuj krom unu mortigis siajn edzojn. Ili estis kondamnitaj al plenigado de senfunda barelego.

Tantalo[redakti | redakti fonton]

Tantalo estis reĝo de Lidio. Iun tagon li servis ĉetable al la dioj la karnon de sia mortinta filo Pelopo. Li deziris scii, ĉu la gastoj kapablos kompreni la trompon. Pro sia krimo, li estis kondamnita al terura sufero: neniam plu li povis satiĝi kaj sensoifiĝi. Li estis pendita je branĉo de fruktarbo super lago. Kiam li deziris manĝi frukton, ĝi retiriĝis kaj same pri la akvo. Pri Pelopo, la dioj revivigis lin, sed bedaŭrinde unu el siaj ŝultroj estis formanĝita. Ili do anstataŭigis ĝin per ebura ŝultro.

Revenintoj el Infero[redakti | redakti fonton]

Orfeo ludas liron antaŭ Hadeso kaj Persefono

Orfeo sukcesis eniri, sed vane revenigis Eŭridicion. Demeter subeniris serĉi Persefonon. Heraklo, por sia lasta el la dek du laboroj, devis porti al Eŭrasteio Cerberon. Li sukcese plenumis tiun taskon. Psiĥo amata de Eroso mortis kiam ŝi eliris. Teseo kaj lia amiko Piritoo iris serĉi Persefonon. Sed Hadeso kaptis ilin. Heraklo malliberigis Perseon, sed Piritoo mortis en la kaverno.

Judismo[redakti | redakti fonton]

En la biblia epoko, judismo (aŭ, pli ekzakte, la israelida reliĝio) ne havis ankoraŭ modernajn konceptojn de ĉielo kaj infero, aŭ eĉ klarajn teoriojn pri postmorta vivo. En la helenida periodo, tiuj konceptoj envenis kelkajn branĉojn de la judismo, kaj pere de ili kristanismon. En la talmuda, rabena judismo, la kredo je la ĉielo kaj la infero iĝis la normo, sed, kvankam estis kelkaj precize priskribaj kaj pli-malpli detalaj kredsistemoj pri ili, neniu el ili iĝis tute dominanta. En la 19-a jarcento, la reformisma judismo eksplicite malakceptis la kredon je ĉielo kaj infero; ĝi iĝis iom svaga kaj nenecesa en la konservatismo kaj inter la pli moderne orientitaj inter la ortodoksuloj - tiugrade, ke multaj praktikantoj de judismo kredas nun, ke ilia religio neniam havis kredon pri ĉielo kaj infero; ĉi tiu opinio estas historie ne vera, sed ĝi ankaŭ ne estas tute malvera, ĉar la konceptoj de ĉielo kaj infero estas postbibliaj (rilate, memkompreneble, al la juda, ne la kristana, Biblio).

M.T. hebreo M.T. greko N.T. greko N.T. latino N.T. Esperanto
Sheol [1] Ades Ades [2] infernus [3] infero x 10
Ge Hinom [4] Ennom [5] Geena [6] infernus infero x 11

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

El infero: ilustraĵo de Gustave Doré por la La Dia Komedio de Dante

Laŭ kristanaj ĉiuekleziaj eksegezistoj, la priskriboj pri infero kiel loko kun fajro ĉiam brulanta (vidu en Mateo, Marko kaj Luko) estas nur metaforoj aludantaj realon veran sed ne priskribeblan. La modernaj, kaj ankaŭ antikvaj, teologioj uzas la novtestamentan koncepton “esti kun Kristo (paradizo), “ne esti kun Kristo” (infero), kie fajro kaj torturaĵoj estas ignorataj pro la evidenta adaptiĝo al popola fantaziemo. Rilate eternecon, ne nur tiuj teologioj, sed ankaŭ la ĉiuj kristanaj eklezioj, tiel pensas: se pri la tempo ni havas koncepton kaj sperton, pri la eterneco ni havas apenaŭan koncepton, ĉar pri ĝi al ni mankas la sperto. Ĉiukaze, eterneco ne estas konceptebla kiel longega tempo, kiu estus infana fantaziaĵo.

Danto, en la dia Komedio, imagas, ne laŭvere priskribas, la realecan inferon (kaj aliajn postmortajn realaĵojn), eĉ por ĉion igi poezifonto materiigas elstarajn fantaziaĵojn. Cetere li tion intuiciigas “kantante” pri purgatorio kaj paradizo. Rilate inferon li ĝin konsistigas el ringoj.

Sed ne ĉiu speco de kristanismo rigardas inferon tiel. Laŭ adventismo la puno ne estas eterna, sed post la puno la animoj estas detruitaj kune kun Satano. Laŭ universalismo kaj iuj kristanaj filozofoj, neniu iras al infero pro la granda kompato de Dio (Universala repacigo).

Infero iam estis konstanta temo de kristana predikado, sed nun estas doktrino malofte menciata aŭ ofte moligita en la plej liberalaj branĉoj de kristanismo. Eble la metaforo (fajro ktp) forigas el la justa koncepto: perdi la kontakton kun Dio kaj ne kapabli lin ami.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Vizio de la infero en la Dia Komedio, Dante, ilustraĵo de Gustave Doré.

Laŭ Danto, infero konsitas de ringoj. En la plej ekstera ringo estas la virtaj idolanoj, ekzemple Vergilio kaj Homero. En la pli internaj ringoj estas la pli malbonaj pekintoj, kiuj suferas pli gravajn punojn. En la centro de infero estas Satano kaj la grandaj perfidintoj de historio, ekzemple, Marko Bruto kaj Judas.

La 9 ringoj de infero laŭ Danto:

  1. La Limboj - la nebaptitoj, virtaj idolanoj
  2. La voluptuloj
  3. La manĝegemuloj
  4. La avaruloj kaj malŝparemuloj
  5. La koleremuloj kaj morozuloj
  6. La herezuloj
  7. La perfortuloj
  8. La trompistoj
  9. La perfiduloj

La 4 riveroj de Infero laŭ Danto:

  1. Aĥerono - ekster ringo #1
  2. Stikso - inter ringoj #5 kaj #6
  3. Flegetono - inter ringoj #6 kaj #7
  4. Kocito - inter ringo #9 kaj Satano mem.

Anoj[redakti | redakti fonton]

Satano, la demonoj kaj homoj, kiuj faras gravan pekon (murdo, adulto, herezo, ktp) kaj ne pentas.

Ĉu nekredantoj iros al la infero: tradicie, la kristanismo instruis, ke nekredantoj kaj la kredantoj de la aliaj specoj de abrahamismo iros al infero; la nuraj esceptoj povus esti infanoj, kaj tiuj esceptoj estus nur tre duba eblaĵo. Sed laŭ multaj modernuloj, Dio estas pli tolerema ol tio.

Laŭ Danto, la ĉisubaj, inter multaj aliaj, nun loĝas en infero :

Homero - Hipokrato - Platono - Aristotelo - Eŭklido - Vergilio - Ovidio - Horacio - Cicerono - Julio Cezaro - Ptolemeo - Galeno - Averoeso - Kleopatra - Aleksandro la Granda - Nikolao la 3-a - Odiseo - Mohamedo - Marko Bruto - Judaso - Satano

Makiavelo unufoje diris, ke li preferus inferon al la ĉielo pro la pli interesaj anoj. Sanktuloj enuigis lin.

Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

EdE-I

Infero. Unua parto de la Komedio de Dante, el la itala trad. Kalocsay. 1933, 288 p., plus 14 lignogravuroj. Ĉefverko de la mondliteraturo. "La koncizo, mirinda esprimforto, vortabundo kaj kolorriĉo de l' dantea lingvo, la aparta graveco kaj beleco de ĉiu vorto kaj vortlokiĝo, la ĉiam deviga fideleco vere povas malesperigi Ia tradukanton. . . Ne ekzistas aŭtoro pli malfacile tradukebla ol Dante... Kaj E pruviĝis mirinda instrumento." (El la Antaŭparolo.)

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri infero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[7]:

  • Citaĵo
     En infero loĝante, kun diabloj ne disputu. 
  • Citaĵo
     Li vivas sur la tero kiel en infero. 
  • Citaĵo
     Pro homo fiera ĝojas infero. 

Islamo[redakti | redakti fonton]

Mohamedo vizitas inferon

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sheol: Gen 37:35, 42:38, 44:29, 44:31, ...
  2. Hades: Mat11:23 16:18 Luk10:15. Agoj 2:27,31. 1Ko 15:55. Apok1:18 6:8 20:13,14
  3. Lewis & Short Inferus
  4. גֵיא בֶן־הִנֹּם Hinnom: Gier 19:6 et c.
  5. LXX πολυάνδριον υἱοῦ Εννομ
  6. Gehenna: Mat5:22,29,30, 10:28, 18:09, 23:15,33. Mar 9:43,45,47, Luk12:05, Jak3:6.
  7. [1]

Laŭkristana koncepto[redakti | redakti fonton]

  • Herbert Vorgrimler, Storia dell'Inferno, Odoya (Italio)
  • Georges Bernanos, Diario d'un parroco di campagna, Mondadori. (En ĝi formuliĝas jena koncepto: "Infero estas ne plu ami")
  • Giovanni Cavalcoli, L'inferno esiste. La verità negata (La infero ekzistas. La vero negata), Fede e Cultura, 2010
  • Katekismo de la Katolika Eklezio (Catechismus Catholicae Ecclesiae), n. 1033-1036

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]