Infero (La Dia Komedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps bookcase.svg Dante : Infero  
Dante : Infero
Aŭtoro Dante Alighieri
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 286

Infero estas la unua parto de La Dia Komedio, poemo de 14 mil versoj verkita de Dante Alighieri. Tiu ĉi alegorio rakontas la vojaĝadon de Dante tra la mezepoka ideo de infero. En la poemo la infero estas reprezentata kiel la antaŭa infero kaj la naŭ cirkloj. Alegorie la Dia Komedio prezentas la vojon de la animo al Dio kun la infero kiel simbolo por ekkono kaj refuzo de pekoj.

Kunlabore kun Bruno Migliorini, la verko estis Esperantigita fare de K.Kalocsay kaj eldonita en 1933 ĉe Literatura Mondo en Budapeŝto.

Citaĵo
 Tre grava verko. Oni scias sufiĉe kiel la originalo estas stilstreĉa, kolorriĉa, vortabunda, kiel en ĝi svarmas la aludoj al ofte forgesitaj aŭ malbone konataj eventoj, kiel la ritmo estas ofte implikata per triobla ripeto de la sama rimo. Dante estas la geniulo plej abrupta en la moderna literaturo : li staras en la dezerto de sia epoko, kiel obelisko en la egiptaj sabloj. Ataki tian gigantan verkon estis preskaŭ freneza penso, eble nur Kalocsay povus venki lin kaj la plej obstinaj skeptuloj devas konfesi ke li sukcesis kaj kiel Jakobo el sia lukto kontraŭ la Anĝelo, li eliras el la batalo pli granda kaj pli forta. 
— Historio de Esperanto, Volumo II, p. 804

Jen la surskribo de la Pordo de l' Infero :

Citaĵo
 Tra mi vi venas urbon de turmento

Tra mi vi venas al dolor' ĉiama
Tra mi vi venas al damnita gento

Aŭtoron mian gvidis justo flama
La Dia Povo kreis min en kaŝo
Kaj Ĉefa Saĝo kaj Praforto Ama

Ne estis antaŭ mi kreita aĵo
Krom la eternaj; mi eterne staras

Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo. 


Bildaro[redakti | redakti fonton]