Inflacio
El Vikipedio
Inflacio estas ĝenerala kaj daŭra pliigo de la preznivelo. Tiu ekonomika malekvilibro povas havi multajn kaŭzojn, kaj pro tio oni difinas ĝin per tiu komuna simptomo. Ekzistas pluraj inflaciaj situacioj:
- mona inflacio, kiun kaŭzas troa plimultiĝo de la kvanto da mono cirkulanta ene de la ekonomio. La alveno de arĝento el Ameriko dum la 16-a jarcento kaŭzis la Prezan Revolucion. La troa presado de papermono post la Unua mondmilito estas alia ekzemplo.
- inflacio per kostoj, kaŭzita de plialtiĝo de la kostoj (salajroj, maŝinoj, krudmaterialoj). Eŭropo suferis tia inflacio post la 1973-a plialtiĝo de petrolprezo.
- la nunaj ekonomikistoj ofte pensas, ke inflacio devenas strukturajn kaŭzojn, kiuj malpermesas elekton de ekvilibranta prezo (ne sufiĉe fleksebla labormerkato)
Enhavo |
Inflaciego [redakti]
En ekstremaj kazoj, aperas inflaciego: Prezoj kreskas tage, salajroj ne kapablas sekvi ilin, la tuta ekonomio frakasiĝas.
Inflacia spiralo [redakti]
Inflacia spiralo estas plialtiĝemo de la prezoj, kiu estas parto de la rezulto kaj parte la kaŭzo de plialtiĝoj de la salajroj kaj aliaj enspezoj, kiel profitoj, dividendoj kaj rento.[1]
Ekzemploj [redakti]
- La germana Reichsmark dum Vajmara Respubliko. Tiu estis unu el kaŭzoj de naziismo. Federacia Respubliko Germanio decidis kontraŭbatali inflacion per decidoj de Bundesbank.
- La hungara pengő post Dua mondmilito.
- Serbobosnia dinaro dum Bosnia milito.
- Argentina peso dum la 1980-aj jaroj.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Ekonomia kresko
- John Maynard Keynes
- Malinflacio
- Stagflacio (stagnado+inflacio)
Referencoj [redakti]
- ↑ Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 184, numero 1318, kapvorto inflation spiral
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.abelard.org/inflation.htm
http://www.bls.gov
http://www.mises.org/books/capitalism.pdf
http://mises.org/money.asp
http://fr.wikipedia.org/wiki/Inflation
http://apertium.saluton.dk//common/browser.php?mark=&dir=fr-eo&inurl=http://fr.wikipedia.org/wiki/Inflation
http://apertium.saluton.dk//common/browser.php?mark=&dir=en-eo&inurl=http://en.wikipedia.org/wiki/Inflation
http://epo.wikitrans.net/Inflacio?eng=Inflation
