Informa superŝarĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Informa superŝarĝo (angle information overloadinformation flood) signifas posedi "tro multajn" informojn pri iu temo kaj pro tio ne povi fari rilatan decidon. Oni parolas pri ĝi ofte en rilato kun interreta komunikado, kiel ekz. retpoŝto. Per retpoŝto realiĝas komunikado de la speco "push" - la konscia ago estas ne la ricevo, sed la forsendo de komunikaĵo al la ricevonto, kaj per la kampo "kopio" oni povas eĉ samtempe alparoli multajn ricevontojn. Kaj pro la granda suma kvanto de malnovaj datumoj, kompletigoj, kontraŭdiroj en datumoj kaj la malalta rilato signalo-bruo (do, metafore, alta bruo) malfacilas forfiltri nur tiujn informojn kiuj estas relevantaj kaj gravaj por fari decidon. Aldone tiun ĉi efekton ofte plifortigas ankaŭ nescio pri la metodoj de komparo kaj prilaboro de la datumoj.

La anglan esprimon information overload enkondukis en la jaro 1970 Alvin Toffler en sia libro Future Shock.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La ĝeneralaj kaŭzoj de informa superŝarĝo inkluzivas:

  • Rapide kreskanta kvanto de novaj informoj produktataj
  • La facileco de multobligo kaj transsendo de datumoj per la interreto
  • Kresko en la kvanto de disponeblaj kanaloj por ricevado de informoj (ekz. telefono, retpoŝto, tujmesaĝilo, RSS)
  • Grandaj kvantoj da historiaj informoj trafosendaj
  • Kontraŭdiroj kaj malprecizaĵoj en disponeblaj informoj
  • Malalta proporcio signalo-bruo
  • Manko de metodo por kompari kaj prilabori malsamajn specojn de informoj
  • La unuopaj informoj ne havas reciprokan rilaton aŭ malhavas taŭgan strukturon por malkovrigi tian rilaton

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]