Infuzorio
Tradicie, oni konis kiel infuzorioj tiujn ĉelojn aŭ mikroorganismojn kiuj havas harciliojn aŭ aliajn strukturojn de movigo por sia transporto en likvida medio. La unuaj organismoj de tiuj karakteroj observitaj (en la dua duono de la 17-a jarcento) de Leeuwenhoek estis atingitaj el elfojnaj infuzaĵoj, de tie devenas la nomo infuzorioj.
Dum oni antaŭeniris en la kono de la mikroorganismoj kaj oni atribuis tiujn al diferencaj taksonoj, la termino infuzorio iĝis senuza en la nivelo de la biologio. Pro tio la nuntempa enkadrigo taksonomia estas malfacila, kvankam la plej parto estas inkluditaj aktuale en la regno protista. La termino infuzorio ne havas validan taksonomian karakteron (ne estas taksono), tio estas, ĝi ne inkludas difinitan kaj unikan tipon de vivaj estaĵoj, sed aplikiĝas al granda kvanto de vivaj estaĵoj tre diferencaj.
Lamarko konsideris la infuzoriojn kiel unua grado de organizo de animaloj el la plej simplaj al la plej perfekta (la homo). Li difinis ilin kiel mikroskopaj korpoj, sen radia dispozicio nek speciala organo (paĝo 118).
[redakti] Referencoj
Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
