Ingólfur Arnarson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ingólfur Arnarson (naskita ĉ. 845) estis la unua daŭra enmigrinto de Islando. Li venis de Norvegujo pro kialoj sendependaj de la ne jam komencinta unuigo de Norvegujo. Li venis de Okcidentnorvegujo.

Lia ĵurfrato, Hjörleifur, volis edziĝi al Helga, la fratino de Ingólfur. Kiam Hólmsteinn, filo de la tiea provincestro, vidis Helga-n, li ĵuris aŭ edziĝi al ŝi aŭ tute ne. Baldaŭ la ĵurfratoj batalis kun la provincestraj filoj, kaj mortigis Hólmsteinn kaj unu de liaj du fratoj. La provincestro decidis ne mortigi la ĵurfratojn, sed postulis iliajn terojn, kaj ilian daŭran foreston.

Ili decidis serĉi Islandon, kiu estis denove aktualaĵo, ĉar devojiĝinta vikingo ĵus venis de tie. Ili faris esploran vojaĝon tien, kaj travintris en la fjordoj orientislandaj. Poste ili reiris norvegujen por kunporti siajn familiojn kaj posedaĵojn (interalie bestojn). Krome, Hjörleifur partoprenis en rabvojaĝo ("vikingumo") al Irlando, kaj kunportis multajn sklavojn. En la jaro 874 ili reiris al Islando.

Ingólfur estis religiema kaj decidis ke la dioj decidu pri lia loĝloko islanda. Kiam Ingólfur vidis la landon, li ĵetis maren siajn apudseĝajn fostojn, por ke ili elektu la ĝustan lokon.

Hjörleifur ekloĝis en Sudislando. Dum lia unua somero en Islando, liaj irlandaj sklavoj ribelis, kaj mortigis lin kaj ĉiun liberan viron. Poste ili fuĝis sur proksimajn insulojn, kunprenante la virinojn, inter ili Helga, la vidvino de Hjörleifur kaj fratino de Ingólfur. Sklavoj de Ingólfur, serĉante la fostojn, trovis la mortigitan Hjörleifur. Ingólfur trovis la sklavojn kaj mortigis ilin. La insulojn oni nomis Vestmannaeyjar, signifante "La insuloj de okcidentuloj" (t.e. irlandanoj).

Fine, la fostoj troviĝis ĉe Rejkjaviko, kaj tie li ekloĝis. Proksime estas varmaj fontoj - fenomeno ne konita al norvegoj. Ingólfur donis nomon al la loko, kiu signifas "vapora fjordeto". Ingólfur posedis tre grandan teron (sur kiu nun loĝas multe pli ol duono de la islandanoj), sed dumvive donis grandan parton de ĝi al siaj parencoj kaj kunvojaĝintoj.