Inga hidroelektra centralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inga hidroelektra centralo
hydroelectric complex [+]

Supermara alteco80 m [+]
Koordinatoj5° 31′ 0″ S, 13° 37′ 15″ O (mapo)-5.5165913.6209Koordinatoj: 5° 31′ 0″ S, 13° 37′ 15″ O (mapo)

Inga hidroelektra centralo (Demokratia Respubliko Kongo)
Inga hidroelektra centralo (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Map
Inga hidroelektra centralo
Vikimedia Komunejo:  Inga Dams [+]
vdr
I Inga hidroelektra centralo, kun nutra kanalo por Inga II en la fono.
Oficiala projekto por Inga III kaj Granda Inga, ĉe 2006.

La plej granda el la ĉirkaŭ 40 hidroelektraj centraloj en la Konga Baseno estas la akvorezervejo de Inga Akvofalo, ĉirkaŭ 200 km sudokcidente de Kinŝaso en okcidento de la Demokratia Respubliko Kongo. La prestiĝa Inga Projekto aperis komence de la 1970-aj jaroj kaj tiam oni kompletigis la unuan akvobaraĵon. La plano origine konsistis je konstruo de kvin akvobaraĵoj kiuj estus generantaj totalan kapablon de 34,500 megavatoj. Ĝis nun oni konstruis nur du akvobaraĵojn, kiuj estas Inga I kaj Inga II, kun totalo de 14 turbinoj.[1]

Februare de 2005, sudafrika ŝtata energia entrepreno, Eskom, anoncis proponon por pligrandigi la kapablon de Inga spektakle pere de plibonigoj kaj de la konstruo de nova hidroelektra akvobaraĵo. Tiu projekto okazigus maksimuman produkton de ĝis 40 GW, duoble ol la Baraĵo Tri Gorĝoj de Ĉinio.[2]

Oni timas, ke tiuj nova hidroelektraj projektoj kondukos al formorto de multaj el la fiŝaj specioj kiuj estas endemaj de la rivero.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alain Nubourgh, Belgian Technical Cooperation (BTC) Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine. Weetlogs.scilogs.be (2010-04-27). Kosultita la 2011-11-29.
  2. Vasagar, Jeevan, "Could a $50bn plan to tame this mighty river bring electricity to all of Africa?", World news, The Guardian, 2005-02-25. Kontrolita 2010-04-30.
  3. Norlander, Britt. Rough waters: one of the world's most turbulent rivers is home to a wide array of fish species. Now, large dams are threatening their future. Science World (20a de Aprilo 2009). Arkivita el la originalo je 2012-07-08. Alirita 2014-08-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

5° 31′ S 13° 37.3′ O / 5.517 °S, 13.6217 °O / -5.517; 13.6217 (mapo)