Ingeborg Bachmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ingeborg BACHMANN [INgebog baĥman] (naskiĝis la 25-an de junio, 1926 en Klagenfurt, mortis la 17-an de oktobro, 1973 en Romo) estis aŭstra verkistino.

Ingeborg Bachmann naskiĝis en Klagenfurt, Aŭstrio. De 1945 ĝis 1950 ŝi studis filozofion, psikologion kaj germanistikon en Innsbruck, Graz kaj Vieno. En la jaro 1952 ŝi - laborante kiel radioredaktorino - verkis sian unuan radiodramon. Prelego en la Gruppe 47 famigis ŝin.

La aŭtorino de poemoj, rakontoj, romanoj, eseoj, operaj libretoj kaj radiodramoj dum sia kariero gajnis plurajn literaturpremiojn, inter alie en 1964 la Georg-Büchner-Preis. Ekde 1977 en Klagenfurt honore al la verkistino disdonatas la Ingeborg-Bachmann-Preis.

Listo de verkoj

  • Ein Geschäft mit Träumen (radiodramo, 1952)
  • Die gestundete Zeit (liriko, 1953)
  • Die Zikaden (radiodramo, 1954)
  • Anrufung des Großen Bären (liriko, 1956)
  • Der gute Gott von Manhattan (radiodramo, 1958)
  • Das dreißigste Jahr (rakontoj, 1961)
  • Die geteilte Stadt (eseo, 1965)
  • Malina (romano, 1971)
  • Simultan (rakontoj, 1972)

En Esperanto aperis

Reklamo ; La granda frajto ; La pruntita tempo / trad. de Guido Holz. - En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 120 – 123
ISBN 3-926633-14-X

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ub.fu-berlin.de/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/multi_ab/bachm.html greke http://www.ingeborg-bachmann.cc greke La prokrastita tempo