Inglewood
| Inglewood | |
| angle: Inglewood | |
| kvartalo | |
|
Vido suben al la 9-a Avenuo en Inglewood, direkte al vojkruciĝo de la 12-a Strato
|
|
| Oficiala nomo: Inglewood | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Provinco | Alberto |
| Regiono | Kalgaria Regiono |
| Urbo | Kalgario |
| Transporto | - |
| - fervojo | Kanad-Pacifika Fervojo |
| Konata loko | Fortikaĵo Calgary |
| Riveroj | Elbow, Bow |
| Situo | Inglewood |
| - alteco | 1 040 m s. m. |
| - koordinatoj | 51°02′34″N 114°02′22″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 51.04278 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">51.04278°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Loĝantaro | 3 286 (2006) |
| Fondita | 1875 |
| Horzono | UTC (UTC-7) |
| - somera tempo | UTC (UTC-6) |
| Poŝtkodo | T2G |
| Zoologia ĝardeno | Kalgaria Zoo |
|
Situo enkadre de Alberto
|
|
|
Situo enkadre de Kalgario
|
|
| Retpaĝo: www.icacalgary.com | |
Inglewood estas kvartalo en centra Kalgario (Alberto, Kanado); ĝi centriĝas je 9-a Avenuo SOr kelkajn stratojn oriente de la rivero Elbow kaj la kalgaria urbocentro. En ĝi ankaŭ estas la Komerc-Reviviga Zono Inglewood.[1]
La kvartalon Inglewood reprezentas ĉe la Urbokonsilio de Kalgario Joe Ceci, magistratano de elektodistrikto 9.
La poŝto-kodo por ĉi tiu regiono estas T2G.
Enhavo |
Historio [redakti]
Inglewood estas la plej malnova kvartalo de Kalgario[2] kaj ĝi situas tuj trans la rivero de Fortikaĵo Kalgario. La komunumo fondiĝis en 1875 post konstruiĝo de la fortikaĵo. Naŭa Avenuo (iam Avenuo Atlantic) verŝajne estis la unua ĉefstrato de la urbo. Hodiaŭ la kvartalo estas inter la plej modaj distriktoj por butikumado kaj artoj. Ĝi ankaŭ estas la hejmo de Birdorezervejo Inglewood, enurba rezervejo por la sovaĝa naturo. La komunumo ricevis la nomon Inglewood nur en 1911, kiam ĝi ricevis sian nomon laŭ proksima bieno fondita de Kol. James Walker. (Walker ankaŭ respondecis pri la konservado de la terenoj poste uzitaj por la birdorezervejo.)[3]
Demografio [redakti]
En 2006 la kvartalo havis 3286 loĝantojn.[4]
Loĝantoj de ĉi tiu komunumo havis meza pofamilian enspezon de CA$47.040 en 2000, kaj 20,8% de ili estis malalt-enspezaj.[5] En 2000, 12,7% de la loĝantoj estis enmigrintoj. 32,8% de la konstruaĵoj en Inglewood estis aŭ kundomaroj aŭ apartamentaroj, kaj 36,2% de la loĝspaco estis luita.[6]
Allogaĵoj [redakti]
Inglewood havas en si (aŭ apudas) kelkajn turismajn cellokojn, inter ili Fortikaĵo Calgary, la Kalgaria Zoo, kaj historia Deane House.
Pro tio ke Inglewood estas en regiono de sentema naturo, ĉe la kunfluejo de riveroj Elbow kaj Bow, ĝi ankaŭ estas la hejmo de kelkaj naturkonservejoj. Inter ili estas Birdorezervejo Ingelwood [7], Kreskej-Stacio Bow, kaj Frajejo Sam Livingston.
Referencoj [redakti]
- ↑ Inglewood Business Revitalizaton. Alirita la 2006-05-09 .
- ↑ Alberta Heritage. Inglewood Main Street
- ↑ Humber, Donna Mae (1994). What's in a Name... Calgary? Volume II. Calgary: Detselig Enterprises, 88. ISBN 1-55059-154-1.
- ↑ Community Population Comparison. Alirita la 2007-05-09 .
- ↑ Ward 9 Profile. Alirita la 2007-05-09 .
- ↑ Inglewood Community Statistics. Alirita la 2007-05-09 .
- ↑ Inglewood Bird Sanctuary. Alirita la 2007-05-06 .
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Urbocentro Orienta (Kalgario) | Bridgeland-Riverside rivero Bow |
Industria Regiono Mayland Rapidŝoseo Deerfoot |
||
| Victoria Park | Albert Park/Radisson Heights | |||
| Ramsay | Industria Regiono Alyth | Southview |