Ingrid Bergman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingrid Bergman
Oskar-premiito
Persona informo
Ingrid Bergman
Naskiĝo 29-an de aŭgusto, 1915
en Ŝablono:Flagikono Stokholmo, Svedio
Morto 29-an de aŭgusto, 1982
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj anglasveda vd
Loĝloko Beverly Hills vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Dramatens elevskola • Palmgrenska samskolan vd
Subskribo Ingrid Bergman
Familio
Patro Justus Bergman vd
Edz(in)o Roberto Rossellini • Lars Schmidt vd
Amkunulo John Van Eyssen vd
Infanoj Pia Lindström • Isotta Ingrid Rossellini • Isabella Rossellini vd
Profesio
Okupo aŭtobiografo • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva en Svedio vd
Aktiva dum 1932 - 1978
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ingrid BERGMAN (naskiĝis la 29-an de aŭgusto, 1915, mortis la 29-an de aŭgusto, 1982) estis sveda aktorino.

Ingrid Bergman naskiĝis en Stokholmo. Ŝi studis aktoradon en sia hejmurbo, kaj post kelkaj filmoj en Svedio ŝi en 1939 iris al Hollywood. Grandan renomon ŝi gajnis pro la filmo Casablanca, kie ŝi kune kun Humphrey Bogart prezentis unu el la plej famaj amoparoj de la kinohistorio. Oskarojn ŝi gajnis en 1945 pro Gaslight, en 1957 pro Anastasia kaj en 1975 pro Murder on the Orient Express.

En la jaro 1948 ŝi ŝokis la publikon komencante amaferon kun la itala reĝisoro Roberto Rossellini kaj naskante idon de li antaŭ ol ŝi estis divorcita de sia edzo, la kuracisto P. Lindström. La edzeco kun Rossellini daŭris de 1951 ĝis 1957, kaj ankaŭ ŝia tria edzeco kun la produktoro L. Schmidt fiaskis. En la jaro 1982, je sia naskiĝtago, ŝi mortis en Londono de kancero.

Listo de filmoj

  • Munkbogreven (Svedio, 1935)
  • Swedenhielms (Svedio, 1935)
  • Intermezzo (Svedio, 1936)
  • Intermezzo (Usono, 1939)
  • Dr. Jekyll and Mr. Hyde (Usono, 1941)
  • Casablanca (Usono, 1942)
  • To Whome the Bell Tolls (Usono, 1943)
  • Gaslight (Usono, 1944)
  • Notorious (Usono, 1946)
  • Joan of Arc (Usono, 1948)
  • Stromboli, terra di Dio (Italio, 1949)
  • Elena et les hommes (Francio/Italio, 1956)
  • Anastasia (Usono, 1957)
  • Indiscreet (Usono, 1958)
  • The Inn of the Sixth Happiness (Usono, 1958)
  • Murder on the Orient Express (Britio, 1974)
  • Herbstsonate (Germanio/Svedio, 1978)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ingridbergman.com greke http://www.imdb.com/name/nm0000006 greke http://www.amazon.com/gp/product/0385283741/104-1392151-1061536?v=glance&n=283155