Ingrid Betancourt

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ingrid BETANCOURT Pulecio (naskiĝis la 25-an de decembro 1961 en Bogoto, Kolombio) estas kolombia politikistino, rabita ekde februaro 2002 de FARC.

[redaktu] Vivo

Ingrid Betancourt naskiĝis en Bogoto (Kolombio) la 25-an de decembro 1961, Ŝi estas la dua filino de Gabriel Betancourt, eksa kolumbia ministro pri edukado (sub la diktatoreco de generalo Gustavo Rojas Pinilla), kaj Yolanda Pulecio, eksa belecreĝino, kiu iĝis senatorino.

Ŝia pli aĝa fratino estas Astrid Betancourt. Ingrid kreskis en Parizo, Francio, kie ŝia patro reprezentis Kolombion ĉe UNESKO. En 1975 ŝiaj gepatroj eksedziĝis. Ŝi abiturientiĝis en Bogoto en la franca gimnazio Louis Pasteur.

En 1980 ŝi translokiĝis al Parizo, kie ŝi studis politikon. En 1981 ŝi edziniĝis al la franco Fabrice Delloye kaj akiris francan naciecon. Ili havis du infanojn: Mélanie kaj Lorenzo Delloye.

Post murdo de Luis Carlos Galán, kiu anoncis batalon al la kolombia drogokartelo, Ingrid retranslokiĝis al Kolombio en 1989. Ŝi eksedziniĝis, kaj eklaboris unue en la financministrejo antaŭ ol prezentiĝi al elekto de la parlamento por lukti kontraŭ korupto en sia lando.

De 1994 ĝis 2002 ŝi estis deputito en la parlamento, komence en la domo de reprezentantoj, ekde 1998 en la senato. En 1997 ŝi fondis sian propran partion, Oxígeno Verde (hispane por verda oksigeno).

[redaktu] Kidnapo far FARC

Ingrid Betancourt anoncis sian partoprenon al la prezidentbalotoj en Kolombio en 2002. La 23-an de februaro 2002, kiam ŝi troviĝis kun sia balotestrino Clara Rojas en regiono kontrolita de FARC, maldekstrulaj ribeloj kidnapis ilin ambaŭ.

La 30-an de aŭgusto 2003 kvarminuta filmeto, en kiu ŝi aperis en bona sanstato, estis publikigita.

La 16-an de majo 2007 Jhon Frank Pinchao, sukcese fuĝinta kidnapito de FARC, deklaris, ke li vidis Ingrid lastan fojon la 28-an de aprilo 2007.

La 30-an de novembro 2007 la kolumbia armeo trovis videobendojn ĉe FARC-ribeloj, kiuj montras Ingrid. Tiuj videobendoj, datitaj je la 24-a de oktobro 2007 estas la unua vivosigno de Ingrid Betancourt ekde kvar jaroj.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Wikinews
Wikinews havas novaĵoj rilate al :