Ingrida Šimonytė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingrida Šimonytė
Persona informo
Ingrida Šimonytė
Naskiĝo 15-an de novembro 1974 (1974-11-15) (49-jaraĝa)
en Vilno
Lingvoj litovaanglapolarusa vd
Ŝtataneco LitovioSovetunio vd
Alma mater Vilnius Žirmūnai Gymnasium • Universitato Vilno • Stokholma Lernejo de Ekonomiko vd
Partio Tėvynės Sąjunga vd
Subskribo Ingrida Šimonytė
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • universitata instruisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
ĉefministro de Litovio
Dum 25-a de novembro 2020
Antaŭulo Saulius Skvernelis
financministro de Litovio
Dum 2009–2012
Antaŭulo Algirdas Šemeta
Sekvanto Rimantas Šadžius
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ingrida ŠIMONYTĖ (naskiĝis la 15-an de novembro 1974 en Vilno) estas politikisto kaj ekonomikistino de Litovio, kaj ekde novembro 2020 la ĉefministro de Litovio. Ŝi studis ekonomikon en la Universitato Vilno. Ekde 1997 ŝi laboris en la nacia ministerio pri financoj kaj ekde 2002 estis gvidantino de la departamento pri impostoj. De la 3-a de julio 2009 ĝis la 13-a de decembro 2012 ŝi estis ministrino pri financoj en la registaro de Litovio tiam gvidata de la ĉefministro Andrius Kubilius; ŝia tiama ministerio daŭre nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos finansų ministerija. La antaŭulo de Ingrida Šimonytė, Algirdas Šemeta, iom antaŭe iĝis membro de la Eŭropa Komisiono kiel posteulo de Dalia Grybauskaitė, kiu la 17-an de majo 2009 estis elektita ŝtata prezidentino de Litovio.

Laŭ la stato de marto 2023, Ingrida Šimonytė ne estas edziniĝinta kaj ne havas infanojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]