Ingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ingvena (flavece) kaj pubia (bluece) regionoj de homo. 1 planum interspinale (vidu tekste), 2 rekta ventra muskolo, 3 ingvena kanalo (nur malkdekstre desegnita, sed ambaŭflanke ekzistanta)

La ingveno (latine inguen) estas ĉe la homo la suba kaj ĉe aliaj mamuloj la malantaŭa flanka parto de la ventra surfaco. Ĉiu homo kaj alia vertebrulo havas po du ingvenojn, dekstre kaj maldekstre.

La ingvena regiono ĉe la homo limiĝas supre per imagita linio inter la du plej supraj kaj plej antaŭaj punktoj de la iskio (tiuj punktoj latine nomatas spinae iliacae anteriores superiores) - la imagita linio mem latine havas la nomon planum interspinale ). Ĉe bestaj mamuloj la antaŭa limo estas la imagita linio inter la antaŭa fino de la du koksostaj elstaraĵoj (latine nomataj tubera coxae). Ĉe homoj malantaŭe kaj ĉe bestaj mamuloj supre la limo estas la supra limo de la koksosto. Ĉe la kruroj la ingvena regiono atingas ekstere imagitan limon inter la du plej supraj kaj plej antaŭaj punktoj de la iskio kaj la pubio meze, kaj korpocentre la du ingvenoj dividitas per la pubia regiono (latine regio pubica)- la limo inter la ingvenaj kaj la pubia regionoj estas la flanka rando de la rekta ventra muskolo (latine musculus rectus abdominis) .

La ingvena regiono per la "ingvena kanalo" (canalis inguinalis) respektive ties enkorpa enirejo, la "interna ingvena ringo (anulus inguinalis profundus) havas nature malfortan parton. En tiu loko povas ekesti ingvena hernio, do enhavo de la abdomena kavo povas elfali tra la abdomena "muro" el muskoloj, kolagenaj fibroj kaj haŭto.

Ĉe hufuloj la laktoglando situas en la ingvena kaj pubia regionoj. Ĉe kaprenoj flanke de tio troveblas plia specifa haŭta glando.