Injektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

Injektivoj (aŭ injektivaj konsonantoj, implosivoj, implosivaj konsonantoj) estas plozivoj (rare afrikatoj) kun glotofonta ingresiva aerflua meĥanismo. Tio estas, la aerfluon regas alsuba movado de la gloto, anstataŭ aera elpelo el la pulmoj kiel en "normalaj" pulmofontaj konsonantoj. Kontrastivaj injektivoj trovatas en proksimume 10%-15% de la lingvoj de la mondo.

En la Internacia fonetika alfabeto, injektivoj estas indikataj per skribado de ploziva konsonanto kun hoka supro.

Dum la okludo de la halto, tirado de la gloto suben maldensigas la aeron en la voĉa vojo. La halto tiam iĝas eklasita. En lingvoj kies injektivoj estas aparte elstaraj, tio povas rezultigi ke aero haste enfluas la buŝon, antaŭ ol reelflui kun la venonta vokalo. (Pro tio la nomo "injektivo".) Tamen, en aliaj tute mankas movado de aero, kio kontrastas kun la ekblovo de la pulmofontaj plozivoj. Tio estas la kazo kun multaj el la Kru-aj lingvoj (en okcidenta Afriko), por ekzemplo.

La vasta plejmulto de injektivaj konsonantoj estas voĉaj, kio signifas ke la gloto estas nur parte fermita. Ĉar la aerofluo necesa por voĉado malpliigas la vakuon kreatan en la buŝo, injektivoj plej facile fareblas per granda buŝa kavaĵo. Do bilabiala [ɓ] estas la injektivo plej facile prononcebla, kaj ankaŭ la plej komuna ĉirkaŭ la mondo. Velara [ɠ], aliflanke, estas sufiĉe rara (kaj uvulara [ʛ] eĉ pli rara). Tio estas la mala ŝablono al tiu de la ejektivaj konsonantoj, kie estas la velara artikulacio kiu plej komunas, kaj la bilabiala kiu raras.

Plene voĉaj plozivoj estas ofte iomete injektivaj, kvankam tio ne ĉiam estas eksplicte priskribita, ĉar estas nenia kontrasto kun ordinaraj voĉaj plozivoj en tiaj lingvoj. Tion oni trovas ĉirkaŭ la mondo, de la maidua (nmu) al la taja (tha) al multaj bantuaj lingvoj, inkluzive de la svahila kaj zulua.

La sinda (snd) havas malordinare grandan nombron de injektivoj, kun [ɓ ɗ ʄ ɠ]. Kvankam la sinda havas dentalan-retrofleksan distingon en siaj plozivoj, tio estas neŭtraligita en la alveolaraj injektivaj. Ja, retrofleksaj injektivoj estas treege raraj (unu estas pretendita por la Ngad'a, parolata en Floreso, Indonezio (Djawanai 1997).

Injektivaj afrikatoj kaj frikativoj estas treege malordinaraj. Implodataj afrikatoj troviĝas en la kung-ekoka (knw) (speco de la !Kunga lingvo en Namibio kaj Angolo) kaj la Hendo (bantua lingvo). Kelkaj central-sudanecaj lingvoj, kia la Mangbetu-a, havas injektivajn labiodentalajn frikativojn, kiuj estas "forte implodataj, la malsupra lipo momente tiriĝas retroen en la buŝon".

Senvoĉaj injektivoj estas trvataj en lingvoj tiel diversaj kiel la dialekto Owere de la igba (ibo) en Niĝerio, la kronga en Sudano, kaj iuj dialects de la k'iĉea (Quiche) en Gvatemalo, sed ili estas sufiĉe raraj. la IFA maloficialigis siajn pli fruajn dediĉitajn simbolojn por ili, do nun la bilabiala senvoĉa injektivo estas transskribata per [ɓ̥].

(La owere-igba havas sepoblan kontraston inter bilabialaj haltoj: [p pʰ ɓ̥ b b̤ ɓ m].)

Injektivoj estas ordinaraj inter la sub-saharaj afrikaj lingvoj, estas larĝe disaj tra sudorienta Azio, kaj estas trovataj en kelkaj lingvoj de la amazona bazeno. Ili estas raraj aliloke, sed ja troviĝas en disaj lingvoj kiaj la Maidu (nmu) kaj la majaaj lingvoj (myn) en Norda Ameriko, kaj la sinda (snd) en la hindia subkontinento. Ili ŝajne tute mankas de Eŭropo kaj Aŭstralio, eĉ de la ekzotika Damin-a, kiu uzas ĉiun alian eblan aerfluan meĥanismon.

La atestitaj injektivaj haltoj estas:

Raportita sed ne konfirmita estas:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Demolin, Didier; Ngonga-Ke-Mbembe, Hubert; & Soquet, Alain. (2002). A phonetic characteristic of unexploded palatal injectives in Hendo. Journal of the International Phonetic Association, 32, 1-15.
  • Djawanai, Stefanus. (1977). A description of the basic phonology of Nga'da and the treatment of borrowings. NUSA linguistic studies in Indonesian and languages in Indonesia, 5, 10-18.
  • Maddieson, Ian. (1984). Patterns of sounds. Cambridge studies in speech science and communication. Cambridge: Cambridge University Press.