Inkaa garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Inkaa garolo
Inkaa garolo
Inkaa garolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanocorax
Specio: C. yncas
Cyanocorax yncas
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Inkaa garoloVerda garolo (Cyanocorax yncas) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, en kiu troviĝas ankaŭ la korvoj, pigoj, garoloj ktp. Tiu specio estas de la genro Cyanocorax kiu karakteriziĝas pro kombino de nigro (precipe en kapo) kaj bluo (la korpo).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Pli precize la specio Inkaa garolo montras distingajn regionajn variaĵojn ene de sia granda sed neunueca teritorio. La teritorio inkludas du regionojn: nome de suda Teksaso sude tra okcidenta kaj suda Meksiko ĝis la komenco de Centrameriko kaj rompo ĝis la dua regiono kie la specio reaperas en larĝa strio tra la altaj teroj (precipe de Andoj) de norda Sudameriko el Venezuelo, tra Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo al Bolivio (tiuj tri laste menciitaj landoj konsistigus la iaman Inkaan Imperion de kie venus la nomo de la specio en Esperanto “Inkaa” kaj en la latina scienca nomo). Inter la du regionoj la specio atentige ne ĉeestas en Salvadoro, Nikaragvo, Kostariko nek Panamo.

Oni sugestis, ke la nordamerikaj taksonoj eble estu konsiderata separata specio, Cyanocorax luxuosus. Laŭ tiu taksonomio, la norda specio havus la komunan nomon Verda garolo, dum la sudamerika populacio pluhavus la sciencan nomon C. yncas kaj pluhavus la popolan nomon Inkaa garolo.[1][2]

La biotopo estas humidaj arbaroj kaj arbustejoj. La nordaj populacioj loĝas en la arbaroj de ebenaĵoj kaj montetoj ĝis maksimumo de 1800 m en Meksiko. La andaj populacioj altas plie inter 1400 kaj 3000 m, dum kelkaj grupoj malaltiĝas ĝis ĉirkaŭ 900 m ĉe la pacifika deklivo de la kolombiaj Andoj. En Venezuelo kelkaj populacioj malaltiĝas preskaŭ ĝis la marnivelo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Inkaa garolo ĉe Cerro El Ávila, Venezuelo

La Inkaa garolo estas birdo 25 ĝis 27 cm longa kaj peza 66 ĝis 92 g. Ĝi havas flavecblankajn plumojn kun videblaj bluaj pintoj en krono, vangoj kaj nuko, kvankam kelkaj taksonoj havas pli da bluo ol aliaj, kaj la krono povas aspekti preskaŭ tute blanka en kelkaj sudamerikaj subspecioj. Estas du manieroj rigardi la vizaĝon. Fakte tiu specio montras kiel ĉe la Pluŝokresta garolo tie rimarkindan bildon, ĉar estas nigraj la beko, kapo, gorĝo, kolo (escepte malantaŭe) kaj supra brusto; la antaŭan kronon kovras kresteto kiu leviĝas el la bekobazo; krome kontrastas en la nigra vizaĝo la flava iriso kaj ĉefe du bluegaj markoj: unu pli longa kaj angula el la bekobazo ĉirkaŭante la subokulon kaj la alia kiel marko super la okulo malantaŭe. Tamen ĉe la Pluŝokresta garolo ankaŭ estas nigra la krono kaj ĉe la Inkaa garolo tiu aperas blua. La alia maniero rigardi estas du kuncentraj spiraloj el la okulo: unu blua el malantaŭa supra okulo, sube, tra la bekobazo al la krono, ĝis la nuko (kvankam jam estas dirite, ke ne ĉiuj havas bluan tiun parton, sed flavan, dum la alia spiralo estu nigra de antaŭa okulo, tra ĝi, ĝis malantaŭa kaj tra ambaŭaj kolflankoj al gorĝo kaj supra brusto.

La brusto kaj subaj partoj estas flavaj ĉu brilaj, ĉu helaj aŭ kun verdeca nuanco en la plej norda parto de la teritorio. La supraj partoj estas tre verdaj inklude la longan voston gradan fine kiu estas flava en la eksteraj vostoplumoj kaj sube. Do ĝenerale la birdo aperas kiel verda supre kaj flava sube kun malhela nigroblua kapo. Ili havas grandajn nazbridojn kiuj formas la menciitan distingan tufon en kelkaj subspecioj, sed ili estas malpli disvolvitaj en aliaj. La koloro de la iriso gamas el malhelbruneca al brilflava depende de la subspecio. Ambaŭ seksoj estas similaj. Idoj ne havas tiom markitan tufon kaj montras la bluan kronon nur post la unua jaro.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas agnoskitaj ĝis 11 rasoj:

  • Grupo anda (5 rasoj) Cyanocorax yncas yncas, la nomdona raso (sudokcidenta Kolombio, orienta Ekvadoro, norda Bolivio) - C.Y. longirostris (valo de la Maranjono, norda Peruo) - C.Y. galateus (pacifika deklivo de okcidenta Kolombio) - C.Y.cyanodorsalis (centra kaj orienta Kolombio, nordokcidenta Venezuelo) - C.Y. guatemalensis (norda Venezuelo, foje ĝis marbordo).
  • Grupo centramerika (6 rasoj) : C.Y. lŭuosus (orienta kaj centrosuda Meksiko) - C.Y.glaucescens (suda Teksaso, Tamaŭlipaso kaj Novleono, en Meksiko) - C.Y.centralis (sudorienta Meksikio, Gvatemalo, Belizo, Honduraso) - C.Y. vividus (pacifika deklivo de suda Meksiko kaj okcidenta Gvatemalo) - C.Y. maya (Jukatano) - C.Y. cozumelae (insulo Cozumel, en Meksiko).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kurioza kondutero estas resti je la fumo kiu eliras el preskaŭ estingita fajro tre verŝajne por mortigi parazitojn.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Inkaa garolo manĝas ampleksan gamon de insektoj kaj aliaj senvertebruloj kaj varian grenon de cerealoj. Ili manĝas semojn de ebenopsiso (Ebenopsis spp.) kaj ankaŭ glanojn de kelkaj specioj de kverkoj, kiujn ili kaŝas. Ili ankaŭ aldonas al la dieto viandon kaj homaj restaĵojn kiam estas oportuno. Oni observis la Inkaan garolon uzantan bastonetojn kiel iloj por elpreni insektojn el arboŝelo.[3]

Ili serĉas inter la suba branĉaro kaj kvankam estas timidaj foje kuraĝas en ĝardenojn kaj eĉ en homajn setlejojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta paro de la Inkaa garolo kutime konstruas neston el bastonetoj, radikoj, musko, likenoj kaj herberoj kaj folioj en arbo aŭ en dorna arbusto je 2 aŭ 3 m super grundo, sed foje eĉ ĝis 15 m, kie la ino demetas tri al kvin ovojn helgrizajn kun bruneca punktado. Nur la ino kovas, sed ambaŭ gepatroj zorgas la idojn dum 19 al 22 tagoj ĝis elnestiĝo kaj dum pliaj 3 semajnoj antaŭ elflugo. Manĝigado de ino kaj idoj okazas en Andoj kun helpo de helpantoj.

La socia konduto dependas de la rasoj. La nordaj estas malpli sociaj, reproduktiĝas izole kaj ariĝas nur post la reprodukta sezono, dum la sudaj ariĝas la tutan jaron kaj reproduktiĝas kolonie. En Kolombio la familia grupo konsistas el 3 al 9 individuoj, el kiuj la paro ĝuas la helpon de helpantoj; La grupo estas ege defendema kaj eĉ formas du teamojn: unu por defendo kontraŭ predantoj kaj alia por nutrado.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Kiel tipa garolo, tiu specio havas tre varian voĉon. Ili estas silentemaj dum nutrado sed bruemaj aliokaze. La enorman varion de krioj komplikas ties emo imiti la kriojn de aliaj specoj. La plej oftaj estas naza 'njaa-njaa-njaa' kun metala nuanco kaj akra rasŝ-rasŝ-rasŝ, sed ankaŭ multaj aliaj malkutimaj sonoj, inter ili alarmo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ridgely, R. S.; & Greenfield, P. J. (2001). The Birds of Ecuador - Field Guide. Cornell University Press. ISBN 0-8014-8721-8
  2. Hilty, S. L. (2003). Birds of Venezuela. Princeton University Press. ISBN 0-691-02131-7
  3. (1982) “Tool use by Green Jays”, Wilson Bulletin (PDF94 (4), p. 593–594.  Arkivigite je 2012-02-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-18. Alirita 2009-03-24.

Ekŝteraj ligoj[redakti | redakti fonton]