Inkaosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inkaosto en Rentgenfoto

La inkaosto (latine: os incaeos interparietal) estas akcesora osto en la kranio de kelkaj homoj. La osto situas sur la loko de la malantaŭa fontanelo.

Ĝi estis unuafoje priskribita en 1851 de M E Rivero kaj S J Tschudy laŭ perua kranio de Inkaoj. Le Duoble priskribis ĝin en 1903 kiel os interparietal. Ankaŭ ĉe homaj fosilioj (inkluzive de Australopithecus kaj Homo erectus) kaj la frua Homo sapiens la inkaosto estis trovita.

Pliposte oni ankaŭ malkovris la oston ĉe japanoj, koreoj kaj tibetanoj.