Inkunablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inkunablo (el la latina incunabula: vindotuko, lulilo) estas libro presita antaŭ la jaro 1501, do en la plej frua epoko de la libropresado.

Oni uzas la terminon ankaŭ metafore en la senco de presita verko, kiun oni vidas "en ĝia lulilo".

La inkunabloj de Esperanto

La esprimon inkunabloj de Esperanto oni uzas kutime por la Esperanto-libroj presitaj en la 19-a jarcento. Pli strikta estas la difino de Gaston Waringhien, kiu publikigis en sia verko "1887 kaj la sekvo..." ampleksan eseon titolitan "la inkunabloj de Esperanto". Li proponis, ke nur verkoj eldonitaj antaŭ la apero de la unua numero de La Esperantisto, t.e. la 29 esperantaj verkoj publikigitaj antaŭ la 1-a de septembro 1889, nomiĝu tiaj.

Vidu ankaŭ