Inkvizicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Berruguete. Sankta Domingo prezidas aŭtodafeon (1475).

InkvizicioSankta Ofico (latine: Inquisitio Haereticae Pravitatis Sanctum Officium) estas aro da institucioj organizitaj de la katolika Eklezio, por kontraŭbatali herezojn. Ĝi estis unue kreita en 1184 kaj restrukturita en 1232 de la Papo Gregorio la 9-a. La oficiala Inkvizicio finiĝis en Hispanio en 1834. Ĝiajn funkciojn transprenis ekde 1967 la eklezia institucio "Sankta Kongregacio pro Doktrino de la Kredo". La inkvizico estis la plej nigra ĉapitro de la eklezia historio kaj unu el la plej gravaj krimoj en la homa historio, en kies nomo estis murditaj milionoj da homoj.

Origino

Jam de la komenco de la Eklezio kiel institucio, alvenis la problemo de la traktado de la herezoj, tio estas, de la kristanoj kiuj havis malsamajn vidpunktojn rilate al la oficiala institucio. Tre ofte la konfrontado estis perforta, kaj ankaŭ intervenis la civilaj instancoj.

En Mezepoko alvenis la ideo krei specifan institucion por kontraŭbatali la herezojn. Speciale danĝera por la Papo estis la albigensismo, disvolviĝinta en Francio ĉirkaŭ la 12-a jarcento, kaj tiam formiĝis en 1184 la unua Inkvizicio.

Historio

Oni kutime dividas en historion de la Inkvizicio en kvar instituciojn: la mezepokan, la hispanan, la portugalan kaj la roman.

Hispana Inkvizicio

En la Hispana Inkvizicio, estas unu Ĝenerala Inkvizitoro, nomita de la papo, krom li, estris la inkvizicion la Consejo de la Suprema (Konsilantaro de la Plialta) (tribunalo de rejuĝo kun administraj funkcioj). En la Consejo de la Suprema estis naŭ membrojn: 5 konsilantoj, unu kontrolisto, tri konsilantoj nomitaj de la reĝo kaj unu dominikana konsilanto. La konsilantoj nomis reprezentanton apud Romo. La Consejo estis egaligita al reĝaj tribunaloj kaj en la ceremonioj ŝtataj, ĝi estis en honora loko, poste la Reĝa Konsilantaro kaj la Aragona Konsilantaro.

La Hispana Inkvizicio havis multajn aliajn oficiistojn: la alguacil mayor ("plejgranda akvoportisto"), la receptor ("ricevisto"), notario del julgado ("notisto de l' juĝita afero"), procurador del fisco ("prokuroro de l' fisko), notario de los procesos civiles ("notisto de la civilaj procesoj"), defendaj advokatoj, kuracistoj, pastroj, nuncio kaj "portisto".

Historie, la Inkvizicio en Hispanio okazis pro la revenko de la hispaniaj Maŭroj, kaj celo kristanigi la judojn kaj maŭrojn loĝantajn en Hispanio.

Roma Inkvizicio

La Sacra Congregazione estis formita de ses kardinaloj nomitaj de la Papo kaj agis en la kurio. Ĝi ne havis blazonon aŭ publikajn ceremoniojn. Ĝia celo estis kontroli la kandidatojn al papeco. Krom la kardinaloj, estis unu kuna komisaro kiu ricevis la denuncojn, komencis procesojn kaj administris la "domon de Sankta Ofico". Tiu komisaro estis ĉiam dominikano kaj eniris la funkcion laŭvice. La Roma Inkvizicio ankaŭ, akcesore, kontrolis la herezojn en Italio, kun tribunaloj en kelkaj urboj. En Venecio la respublika registraro rajtis nomi tri delegitojn al inkvicia tribunalo.

Portugala Inkvizicio

La Ĝenerala Inkvizitoro nomis konsilantaron post konsulti la reĝon. Krom ili, estas unu dominikana konsilanto. Estis ankaŭ deputitoj organizataj laŭ aĝo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.newadvent.org/cathen/08026a.htm greke http://www.catholic.net/RCC/Periodicals/Dossier/1112-96/article4.html greke http://www.rarebooks.nd.edu/exhibits/inquisition/text/directory.html greke http://www.jesus-is-lord.com/anti6.htm

Ŝablono:Link GA Ŝablono:Link GA