Inn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mezeŭropa rivero. Por aliaj signifoj vidu la artikolon INN.
Inn
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr
Dosiero:Inn.png
Mapo de la proksimuma rivervojo de Inn

La rivero Inn (en Esperanto ankaŭ Eno, romanĉe En) fontas el Morteratsch-Glaĉero (je 2000 m s.m.) en Engadino en la Grizonaj Alpoj kaj el la lago Lunghin (je 2484 m s.m.), proksime de la Malojopasejo. Tie, ĉe monto Piz Lunghin, akvoj fluas al tri maroj: Adriatiko tra Pado, Atlantiko tra Rejno kaj Nigra Maro tra Danubo, al kiu fine iras ankaŭ la akvo de Inn.

La rivero unue trafluas la grizonan valon Engadino, kiu konsistigas la koron de romanĉlingva Svislando, nord-orienten al Aŭstrio. Tiam ĝi trafluas la aŭstran provincon Tirolo kaj turniĝas iom norden, borante sian vojon tra la Nordaj Alpoj. Atinginte la germanan provincon Bavario ĝi formas unue la aŭstrian-germanian landlimon, poste trafluas Bavarion kaj kurbiĝas orienten por denove atingi tiun landlimon, laŭ kiu ĝi fluas ĝis la urbo Passau. Tie ĝi, forlasinte la limon okcidenten (germanien) dum mallonga distanco, fluas en la riveron Danubo.

La valo de Inn inter Innsbruck kaj la limurbo Kufstein estas parto de la plej grava nord-suda vojo tra la Alpoj, kies daŭrigo suden estas la pasejo Brenner (Brenero).

Urboj ĉe la rivero

Flankaj riveroj

En la riveron Inn fluas interalie jenaj riveroj kaj riveretoj, nomataj ek de la riverfino en Passau:

Rott  
 Pram
Kößlarner Bach 
Erlbach  
 Mattig
 Salzach
 Alz
Isen  
Attel  
Mangfall 
 Sims
 Rohrdorfer Ache
Thierseer Ache 
 Brixenthaler Ache
Brandenberger Ache 
 Ziller
 Sill
 Ötztaler Ache
Sanna  
 Pitze
 Spöl
 Bernina

Bildgalerio