Innere Stadt (Vieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Innere Stadt en Vieno

Innere Stadt (laŭvorte "Interna Urbo") estas la unua distrikto de Vieno kaj ĝia historia centro. Ĝis 1850 ĝi estis plejparte kongrua kun la tuta urba areo. Ĝi limas al la 2-a, 3-a, 4-a, 6-a, 7-a, 8-a kaj 9-a distriktoj de Vieno. Ĝiajn limojn konsistigas la Danuba Kanalo, la Vieno-rivero, la Zweierlinie kaj la stratoj Universitätsstraße kaj Maria-Theresien-Straße.

Multaj el la turismaj vidindaĵoj de Vieno, ekzemple la Stefana Katedralo kaj la konstruaĵoj ĉe la Viena Ringstrato, troviĝas en la 1a distrikto. La historia centro de Vieno estas monda heredaĵo de Unesko.

Kvar el la kvin metrolinioj de Vieno havas almenaŭ unu stacion en Innere Stadt.