Inocento la 11-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inocento la 11-a

Inocento la 11-a (latinlingve Innocentius XI, itallingve Innocenzo XI) estis la romkatolika papo ekde la 21-a de septembro 1676 ĝis lia morto. Li naskiĝis kiel Benedetto ODESCALCHI en Como (Lombardio) la 16-an de majo 1611 kaj mortis la 21-an de aŭgusto 1689.

Politike, Inocento la 11-a precipe klopodis por reamikigi Francion kaj la Sanktan Romian Imperion, cele al la unuiĝo de Kristanujo kontraŭ protestantismo, sed ankaŭ kontraŭ la otomana imperio.