Inocento la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papo
Papo
Inocento la 2-a
164-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Gregorio Papareschi
Pontifiko de 14-a de februaro 1130
ĝis 24-a de septembro 1143
Antaŭulo Honorio la 2-a
Sekvanto Celesteno la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1099 (1099-11-30)
en Romo
Morto 24-a de septembro 1143
en Romo
Tombo Santa Maria in Trastevere [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Gefratoj Pietro Papareschi [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inocento la 2-a (civile Gregorio Papareschi di Guidoni; naskiĝis antaŭ 1116; mortis la 24-an de septembro 1143 en Romo) estis papo de 1130 ĝis 1143. La nomo Inocento signifas latine "la senkulpulo".

Post la morto de la papo Honorio la 2-a, la papa kanceliero, kardinalo Haimerich, deklaris la 14-an de februaro 1130 la kardinalvikaron de Sant'Angela papon. Tamen ankoraŭ samtage la plimulto de la kardinaloj elektis la kontraŭpapon Anakleto la 2-a, tiel estigante ok-jaran skismon.

Inocento estis subtenita de Francujo kaj Anglujo, Anakleto tamen de la sicilaj normanoj, kio donis al li pli grandan potencon ene de Italujo.

La germana reĝo Lotaro la 3-a ne havis opinion en tiu afero. Laŭ postulo de la ĉefepiskopo de Magdeburg Norbert li tamen subtenis Inocenton kaj iris al Italujo. La 4-an de junio 1133, en Romo li estis kronita de Inocento imperiestro.

La 29-an de marto 1139 la papo Inocento konfirmis la fondiĝon de la Ordeno de la Templo per la buleo Omne datum optimum.

En 1139 okazis la dua Laterana Koncilio, kiu kondamnis Anakleton kaj ties disĉiploj, inter kiuj estis la reĝo de la normanoj, Roger la 2-a. Iom poste Inocento iris kun armeo kontraŭ Roger, sed estis kaptita kaj devis sin submeti al la postuloj de Roger.

Li mortis la 24-an de septembro 1143.

Eksteraj ligiloj