Inro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inro el la 19-a jarcento
Inro-eroj
Portado de Inro

Inro (japane  (いん) (ろう), inrō) estas japana ujo por sigelokuraciloj kaj estas unu el la tiel nomataj sagemono (sageru = pendi kaj mono = aĵo).

Ĝi konsistas el diversaj supermetitaj partoj, kiuj estas tiel precize prilaboritaj, ke aero preskaŭ ne pasas. La plej supera parto estas kovrilo. Inro estas faritaj el ligno, eburoceramiko. Origine inro estis ujo por mesaĝoj, sed iom post iom ili estis uzataj ankaŭ por transporti monerojn, hanko (personan sigelon), aŭ kuraciloj dumvojaĝe.

Ĉefe viroj uzis ĝin, ĉar iliaj vestoj ne havis manikpoŝoj, kiel tiuj de virinoj. Ĝi estis nodita per ŝnuro al obio (zono) kaj sekurigita de netsuke (ligna figureto).