Inspecteur la Bavure (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Inspecteur la Bavure (Inspektoro Misfaro) estas franca filmo de Claude Zidi aperinta en 1980.

Temo[redakti | redakti fonton]

Filo de polica heroo mortigita de Pierrot de fou, Michel Clément tute ne egalas sian patron. Kuraĝigita de sia patrino por sekvi la spurojn de sia patro, li malfacile ricevas sian diplomon de polica inspektoro (pro indulgemo de ĵurio) kaj troviĝas staĝano de PJPP (Polico Jura de Prefektejo de Polico). Tie, lia mallerto kaŭzas al li multnombrajn problemojn, sed malgraŭ tio, Michel revas aresti la publikan malamikon n-ro 1, la senkompatan Roger Morzini. Tiu ĉi, opiniante sian vizaĝon tro konata, trairas operacion de estetika ĥirurgio.

Ambicia ĵurnalistino, Marie-Anne Prossant, filino de riĉa industriisto Louis Prossant, spitas al Morzini, kio havigas al ŝi polican protekton: Michel Clément oficiale kaj videble plenumos tiun taskon por trompi la atenton, dum pli kompetentaj policanoj kaŝe plenumos tiun sekurecon, atendante ke Morzini ataku ŝin por aresti lin.

Hazarde, Morzini, nerekonebla, ekamikiĝas kun Michel, kiu naive rivelos al li ĉiujn sekretojn de polico por ne esti kaptita...

(Roger Morzini estis inspirita de Jacques Mesrine kaj Louis Prossant de Robert Hersant)

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo