Institut Pasteur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pasteur-InstitutoInstituto Pasteŭro (france: Institut Pasteur) estas franca komunutila fondaĵo por esplori biologion, aparte la mikroorganismojn, malsanojn kaj vakcinojn.

La nomo de la instituto honoras la pioniron de mikrobiologio Louis Pasteur, la malkovrinto de protekta vakcino kontraŭ rabio, kiu fondis la instituton la 4-an de junio 1887 kaj estis ties unua direktoro.

La renoma instituto havas elstaran rangon pro sia baza esploro pri infekciaj malsanoj kaj atingis multajn bonegajn rezultojn, interalie estis sciencistoj el Pasteur-Instituto la unuaj por malkovri la aidoso-viruson HIV (Françoise Barré-Sinoussi kaj Luc Montagnier, nobelpremiitoj 2008).

Eksteraj ligiloj