Instituto Cervantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto Cervantes
emblemo
kultura institucio • lernejo • artefarita teritoria unuo
Komenco 1991 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Ĉefestro(j) Luis García Montero vd
Filioj Instituto Cervantes de Varsovia • Instituto Cervantes de Cracovia • Instituto Cervantes Tokio • Instituto Cervantes, Berlin • Instituto Cervantes de Budapest • Instituto Cervantes de Salvador de Bahía • Instituto Cervantes of Manila • Biblioteca María Zambrano. Instituto Cervantes di Roma • Instituto Cervantes de Pekin • Instituto Cervantes de Shanghai • Instituto Cervantes Praga vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ĉefa Sidejo de la Instituto Cervantes, en la strato Alkalao, 49, de Madrido

La Instituto Cervantes estas kultura publika institucio kreita la 11-an de majo 1990 de la hispana registaro sub regado de la tiama ĉefministro Felipe González. Ĝi dependas de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Hispanio.

La celo de la instituto estas la diskonigado, disvastigado kaj instruado de la hispana lingvo kaj de la hispanlingva kulturo kaj de Hispanio kaj la hispanlingva Latinameriko. La instituto prenas sian nomon de la hispana verkisto Miguel de Cervantes.

Ĝiaj du ĉefaj sidejoj troviĝas en la Madrida Regiono: la ĉefa sidejo estas en la strato Alkalao, 49, de Madrido kaj la dua sidejo, uzata kiel eduka trejnejo por instruistoj, troviĝas en la Kolegio de la Reĝo, en la strato Libreros, 23, de Alcalá de Henares, naskiĝloko de Cervantes.

Cifereca televido[redakti | redakti fonton]

La 12-a de februaro 2008 la Instituto Cervantes fariĝis la unua eŭropa lingva instituto kiu havis sian propran televidkanalon: CervantesTV.es. 24-hora reta televidkanalo kiu konsistas el promociado kaj informado pri la hispana lingvo, kun kulturaj bultenoj kaj intervjuoj, rondaj tabloj, muziko, raportoj, kaj dokumentfilmoj plus kurso de la hispana kiu komenciĝis en septembro 2009. Post tiu ĉi iniciato, baldaŭ aperos interretaj radioelsendoj.

Centroj tra la mondo[redakti | redakti fonton]

La Instituto Cervantes ankoraŭ ne havas centron en Okcidenta Saharo, sola arablingva teritorio kies dua lingvo estas la hispana. Nuntempe estas studata projekto por la kreado de la centro en Ajuno.

En Ĝibraltaro eblis fondi centron per la subskribita interkonsento en 2006. Ĝi estis anoncita en la dua ministeria kunveno de la Forumo de Dialogo pri Ĝibraltaro kiun la instituto malfermis meze de 2009. Per tiu ĉi decido oni celas plibonigi la instruadon de la hispana kaj la dulingvismo inter la ĝibraltaranoj.

La Instituto Cervantes ankaŭ planas la baldaŭan aperon de novaj centroj en Vieno[1], Oslo, Seulo, Abiĝano, Dakaro, Najrobio, Sankt-Peterburgo kaj Ŝanhajo. Por iom pli malproksima estonteco en Davao, Cebuo, Zamboango kaj Puerto Princesa en Filipinoj; Portlando (Oregono), Fenikso (Arizono), Denvero, Los-Anĝeleso, San-Francisko kaj Hustono en Usono; Vankuvero, Edmontono, Vinipego, Toronto kaj Kebekio, en Kanado; Naso, Kingstono, Portoprinco kaj Portospeno en Karibio; Luena, Jaundo, Librevilo, Brazavilo, Kinŝaso kaj Kapurbo en Afriko; Kopenhago, Vilno, Rigo, Talino, Kaliningrado, Minsko, Helsinko kaj Kievo en Eŭropo; kaj, Aŭklando, Velingtono, Adelajdo, Brisbano, Melburno kaj Perth en Oceanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]