Instituto pri Nacia Memoro
El Vikipedio
Instituto pri Nacia Memoro (pole: Instytut Pamięci Narodowej - IPN) – Komisiono pri Juĝprocesa Punado de Krimoj kontraŭ Pola Nacio – scienca institucio enketrajtiga.
La instituto ekfunkciis la 19-an de januaro 1999 laŭ la leĝo de la 18-a de decembro 1998. La sidejo de IPN troviĝas en Varsovio ĉe la strato Towarowa 28. Ĝi posedas 11 filiojn en urboj, kie estas apelaciaj tribunaloj. En laŭvicaj 7 urboj oni kreis delegitarojn de la filioj.
Taskoj kaj ĉefaj agaddirektoj [redakti]
Al la taskoj apartenas:
- kolektado kaj dispono pri dokumentoj de ŝtataj sekurecorganoj, prilaboritaj de la 22-a de julio 1944 ĝis la 31-a de decembro 1989,
- juĝprocesa punado de naziaj kaj komunistaj krimoj,
- eduka agado.
Objekto de la enketesplorado estas i.a.:
- militkrimoj flanke de civiloj kaj militistoj de la Nazia Germanio sur la terenoj de okupata Pollando, deportado al koncentrejoj,
- deportado de soldatoj de Pola Enlanda Armeo kaj de aliaj sendependaj unuoj kaj loĝantoj de Orientaj Landlimaj Regionoj de la Dua Respubliko profunden al Sovetunio
- pacigo de polaj terenoj inter Vistulo kaj Okcidenta Bugo en la jaroj 1944–1947 fare de NKVD.