Insulaj ŝtatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Insulŝtato)
Tutmonda skemo de insulaj ŝtatoj
Tutmonda skemo de ŝtatoj sen surteraj limoj

Insulaj ŝtatoj estas suverenaj ŝtatoj, kiuj konsistas el unu aŭ pluraj insuloj respektive el parto(j) de insulo(j) kaj per neniu parto de la ŝtata teritorio apartenas al la ĉeflando de kontinento. Insulaj ŝtatoj tiel diferenciĝas de la ŝtatoj sen maraliro kaj de la marbordaj ŝtatoj.

El la nuntempe 193 de la Unuiĝintaj Nacioj agnoskitaj ŝtatoj tutmonde 47, do proksimume kvarono, estas insulaj ŝtatoj.

La laŭ teritorio plej granda insula ŝtato estas Indonezio, aliaj grandaj insulaj ŝtatoj estas (ordigitaj laŭ teritoria grandeco) Madagaskaro, Papuo-Novgvineo, Japanio, Filipinoj, Nov-Zelando kaj Britio.

Listo de la insulaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

n-ro ŝtato ĉefurbo areo en km² loĝantaro
1  Indonezio Ĝakarto (Jakarta) 1 912 988 229 965 000
2  Madagaskaro Antananarivo 587 041 20 653 556
3  Papuo-Nov-Gvineo Port-Moresbo (Port Moresby) 462 840 6 732 000
4  Japanio Tokio (東京) 377 837 127 380 000
5  Filipinoj Manilo (Manila) 299 764 91 983 000
6  Nov-Zelando Velingtono (Wellington) 270 534 4 376 146
7  Britio Londono (London) 242 910 62 041 708
8  Kubo Havano (Havanna) 110 860 11 236 444
9  Islando Rejkjaviko 103 000 317 593
10  Irlando Dublino (Dublin) 70 273 4 459 300
11  Srilanko Kolombo (Colombo) 65 610 20 650 000
12  Dominika Respubliko Sankta Domingo (Santo Domingo) 48 730 9 507 133
13  Tajvano [1] Tajpeo (臺北市) 36 006 23 127 845
14  Haitio Portoprinco (Port-au-Prince) 27 750 9 035 536
15  Salomonoj Honiaro (Honiara) 27 556 523 000
16  Fiĝio Suvo (Suva) 18 367 849 000
17  Orienta Timoro Dilo (Dili) 14 409 1 134 000
18  Bahamoj Nasaŭo (Nassau) 13 939 330 000
19  Vanuatuo Portvilao (Port Vila) 12 190 243 304
20  Jamajko Kingstono (Kingston) 10 991 2 825 928
21  Kipro Nikozio (Λευκωσία) 9 251 870 000
22  Brunejo Bandar-Seri-Begavano (بندر سري بڬاوان) 5 765 388 190
23  Trinidado kaj Tobago Portospeno (Port of Spain) 5 128 1 299 953
24  Kaboverdo Prajo (Praia) 4 033 516 733
25  Samoo Apio (Apia) 2 831 179 000
26  Maŭricio Port-Luiso (Port Louis) 2 040 1 284 264
27  Komoroj Morono (Moroni) 1 862 614 000
28  Santomeo kaj Principeo Sao-Tomeo (São Tomé) 1 001 206 178
29  Kiribato Bairiko (South Tarawa) 811 112 850
30  Tongo Nukualofo (Nukuʻalofa) 748 104 000
31  Dominiko Roseo (Roseau) 746 72 660
32  Barejno Manamo (المنامة) 711 1 046 814
33  Federacio de Mikronezio Palikiro (Palikir) 702 111 000
34  Singapuro Singapuro (新加坡 / சிங்கப்பூர்) 683 4 987 600
35  Sankta Lucio Kastrizo (Castries) 616 173 765
36  Palaŭo Melekeoko (Melekeok) 508 20 750
37  Sejŝeloj Viktorio (Victoria) 454 87 500
38  Antigvo kaj Barbudo Sankta Johano (Saint John's) 442 85 632
39  Barbado Briĝurbo (Bridgetown) 430 284 589
40  Sankta Vincento kaj la Grenadinoj Kingstaŭno (Kingstown) 389 117 200
41  Grenado Sankta Georgo (St George's) 345 90 739
42  Malto La-Valeto (il-Belt Valletta) 316 413 609
43  Maldivoj Maleo (Malé) 298 319 000
44  Sankta-Kito kaj Neviso Bastero (Basseterre) 261 40 131
45  Marŝala Insularo Majuro 181 62 000
46  Tuvalo Funafutio (Funafuti) 26 12 373
47  Nauro Jareno (Yaren)[2] 21 13 770

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Respubliko Ĉinio ne estis insula ŝtato, kiam ĝi fondiĝis en 1911. Post la ĉina enlanda milito la Respubliko Ĉinio tamen nur kontrolas la insulon Tajvano, la insularojn Penghuoj, Ĝinmenoj, Macuoj kaj iujn pliajn insulojn en la Sudĉina maro. Ĉeftera Ĉinio ekde la jaro 1949 kontrolatas fare de la Ĉina Popola Respubliko. Tial la Respubliko Ĉinio de tiam fakte estas insula ŝtato.
  2. Jareno fakte ne estas ĉefurbo, sed la registara sidejo. Nauro ne havas oficialan ĉefurbon.