Kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Insula kanario)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanario
masklo de kanario
masklo de kanario

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. canaria'
Serinus canaria
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kanario (Serinus canaria), nomata ankaŭ insula kanario, atlantika kanarioordinara kanario, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas krom tiun faman specion de la kanario ankaŭ aliajn similajn speciojn. Ĝi estas indiĝena de la Kanariaj Insuloj kiuj la specion nomigas, kaj de la Acoroj kaj Madeira. Naturaj birdoj estas ĉefe flavverdecaj, kun bruneca strieco en dorso. La specio estas ofta en kaptiveco sed kiel granda nombro de kolorvariaĵoj produktitaj, plej tipa tute flava, kio ne kongruas kun la natura formo.

Tiu birdo estas unu el la naturaj simboloj de la Kanarioj, kune kun la kanaria palmo.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉirkaŭ 12.5 cm longa, kun enverguro de 20–23 cm kaj pezo de 15–20 g.[2] La masklo havas tre flavverdajn kapon kaj subajn partojn kun pli flavaj frunto, vizaĝo kaj superokula strio dum nuko kaj orelareo estas pli grizaj.[3] La suba ventro kaj la subvostaj kovriloj estas blankecaj kaj estas iom da malhela strieco en flankoj. La supraj partoj estas grizecverdaj kun malhela strieco kaj la pugo estas flaveca.[4] Estas iom da seksa duformismo. La ino estas simila al masklo sed pli senkolora kun pli grizaj kapo kaj brusto kaj malpli flavaj subaj partoj. Junuloj estas pli brunaj kun malhela strieco.

Ĝi estas ĉirkaŭ 10 % pli granda, pli longa kaj malpli kontrasta ol sia proksima parenco, nome la serino, kaj havas pli da grizo kaj bruno en sia plumaro kaj relative pli mallongajn flugilojn.[2]

La kanto estas arĝenteca pepado simila al la kantoj de la serino kaj de la Citronkanario.[2][3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio estis unuafoje klasita de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema Naturae. Linnaeus origine klasis la kanarion kiel subspecio de la Eŭropa serino kaj atribuis ilin al la genro 'Fringilla'. Post kelkaj jardekoj, Cuvier reklasis ĝin en la genron Serinus kaj tie ili restis. La plej proksima parenco de la Kanario estas la Eŭropa kanario, kaj ambaŭ povas produkti averaĝe 25 % de fekundaj hibridoj se ili interreproduktiĝas.[5]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas nomita laŭ la Kanariaj Insuloj kaj ne inverse, kiel ofte oni asertas. La inula nomo devenas el la latina nomo canariae insulae ("insuloj de hundoj") uzata de Arnobio, aludante la grandajn hundojn posedatajn de la praloĝantoj de la insuloj.[6] Legendo de insuloj tamen asertas ke estis la konkerantoj kiuj nomigis la insulojn laŭ fiera tribo loĝanta la plej granda insulo de la grupo, konita kiel 'Canarii'. La koloro kanariflava estas siavice nomata laŭ la flava hejma kanario, produktata pere de mutacio kiu nuligis la melaninon de la origina grizverdeca naturkanaria koloro.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Kanario en arba medio
Kanario en homa medio

Ĝi estas endemio de la Kanarioj, Acoroj kaj Madeira en la regiono konata kiel Makaronezio en orienta Atlantiko. En Kanarioj, ĝi estas ofta en Tenerife, La Gomera, La Palma kaj El Hierro, sed pli loka en Gran Canaria, kaj rara en Lanzarote kaj Fuerteventura, kie ĝi nur ĵuse ekreproduktiĝis.[4][7] Ĝi estas ofta en Madeira inklude Porto Santo kaj la Desertas-insuloj, kaj estis konstatita en la Selvagens-insuloj. En Acoroj, ĝi estas ofta en ĉiuj insuloj.[4] La populacio estis ĉirkaŭkalkulita en 80,000-90,000 paroj en Kanarioj, 30,000-60,000 paroj en Acoroj kaj 4,000-5,000 paroj en Madeira.[2]

Ili loĝas en ampleksa vario de biotopoj el arbaroj de kanaria pino kaj laŭrisilvo al sablaj dunoj. Ĝi estas plej ofta en duonmalfermaj areoj kun malgrandaj arboj kiaj hortoj kaj fruktoĝardenoj. Ili ofte loĝas en homaj habitatoj kiaj parkoj kaj ĝardenoj. Ili troviĝas el marnivelo ĝis almenaŭ 760 m en Madeira, 1100 m en Acoroj kaj ĝis 1500 m en Kanarioj.[2]

Ili estis enmetitaj en Midvejinsuloj en nordokcidenta Havajo, la unuan fojon en 1911. Ili estis enmetitaj ankaŭ en najbara Kure-atolo, sed malsukcesis setliĝi.[8] Birdoj estis enmetitaj en Bermudo en 1930 kaj rapide ekreproduktiĝis, sed ili ekmalpliiĝis en la 1940-aj jaroj post kiam koĉoj detruis la populacion de Bermuda junipero, kaj ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj ili estis malaperintaj.[9] La specio loĝas ankaŭ en Porto-Riko, sed ĝi ne setlis tie.[10]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Serinus canaria canaria

Ĝi estas gregema birdo kiu ofte nestumas en grupoj kun ĉiu paro defendanta malgrandan teritorion. La tasforma nesto estas konstruata 1–6 m supergrunde en arbo aŭ arbusto, plej komune je 3–4 m.[4] Ĝi estas bone kaŝita inter folioj, ofte je la fino de branĉo aŭ en forko. Ĝi estas farata de bastonetoj, herbo, musko kaj alia planta materialo kaj kovrata el milda materialo inklude harojn kaj plumojn.[2]

La ino ovodemetas el januaro al julio en Kanarioj, el marto al junio kun pinto de aprilo kaj majo en Madeira kaj el marto al julio kun pinto de majo kaj junio en Acoroj. La ovoj estas palbluaj aŭ bluverdaj kun violaj aŭ ruĝecaj markoj koncentritaj en la larĝa pinto. Ovaro estas de 3 al 4 aŭ eventuale 5 ovoj kaj oni faras 2-3 ovodemetadojn jare. La kovado daŭras 13–14 tagoj kaj elnestiĝo okazas post pliaj 14–21 tagoj, plej komune post 15–17 tagoj.[2]

La vivodaŭro estas de 10 al 15 años en kaptiveco, sed nature nur el 5 al 10 jaroj. Kiel ĉe aliaj birdoj, la vivodaŭro malpliiĝas konsiderinde se la birdo estas uzata ripete por birdobredado.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Kanario tipe manĝas are, surgrunde aŭ inter malalta vegetaĵaro. Ili manĝas ĉefe semojn kiaj tiuj de herboj kaj figoj. Ili manĝas ankaŭ aliajn plantomaterialojn kaj malgrandajn insektojn.[2] Ili bezonas freŝan akvon ĉiutage. Ili ankaŭ englutas sablerojn aŭ ŝtonetojn.

Rilato al homoj[redakti | redakti fonton]

Hejma kanario
Flavaj ekzempleroj.

Tiu specio estas ofte bredata kiel maskoto; vidu Hejma kanario por detaloj. Selektiga bredado produktis multajn variojn, diversaj en koloro kaj formo. Ĉefe flavaj estas oftaj, tutblankaj kaj oranĝaj ne tiom, dum ruĝaj estis produktitaj pere de interreproduktado kun la Ruĝa kardelo. Krom laŭ koloroj, kanarioj estas bredataj kaj kreataj laŭ la kanto kaj la formo. Laŭ kantoj estas tre konataj “skoloj”, nome germana (Harzer kun kanto kie hegemonias la sonoj “rororo” aŭ “rururu”), flandra (Waterslagerklokkende waterslag, en flandra, en kies kanto hegemonias la sonoj “klokloklo”, kiuj imitas la diversajn sonojn de la akvo kaj estas malrapida kaj trileca) kaj hispana (“timbrado” kiu estas pli gaja, rapida, sonorileca kaj fluteca).

Kanarioj estis iam uzataj de ministoj por averti pri danĝeraj neodoraj gasoj kiaj metano kaj Karbona monoksido. Tiu birdo estas ankaŭ amplekse uzata en scienca priserĉado. Kanarioj ofte aperas en animeoj kaj filmoj el kiuj Tujtio estas tre konata ekzemplo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝo 7/1991, de 30 de aprilo, pri natursimboloj por Kanarioj - en hispana
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic concise ed. Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X.
  3. 3,0 3,1 Clement, P., Harris, A., & kaj Davis, J. (1993). Finches and Sparrows. Helm ISBN 0-7136-8017-2.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Tony Clarke, Chris Orgill & Tony Dudley (2006) Field Guide to the Birds of the Atlantic Islands, Christopher Helm, London.
  5. Arnaiz-Villena, A.; Álvarez-Tejado, M.; Ruíz-del-Valle, V.; García-de-la-Torre, C.; Varela, P.; Recio, M. J.; Ferre, S. & Martinez-Laso, J. (1999) "Rapid Radiation of Canaries (Genus Serinus)", Molecular Biology and Evolution, 16(1): 2-11.
  6. Oxford English Dictionary
  7. Clarke, Tony & Collins, David (1996). A Birdwatchers' Guide to the Canary Islands. Prion, Huntingdon. ISBN 1-871104-06-9.
  8. Pratt, H. Douglas; Bruner, Philip L. & Berrett, Delwyn G. (1987). A Field Guide to the Birds of Hawaii and the Tropical Pacific, Princeton University Press, Chichester.
  9. Amos, Eric J. R. (1991). A guide to the Birds of Bermuda.
  10. American Ornithologists Union (1998). Checklist of North American Birds Arkivigite je 2007-04-28 per la retarkivo Wayback Machine, 7a eld.