Insula kverko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quercus tomentella — foliaro.
Distribución natural
Quercus tomentella range map 1

Quercus tomentella, nome Insula kverko, ankaŭ Kanalinsula kverko, estas kverko de la sekcio Protobalanus.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Insula kverko, Quercus tomentella, estas endemia de ses insuloj ĉe la marbordo de Kalifornio, Usono, kaj de Kalifornia Duoninsulo, Meksiko, inklude:

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Insula kverko estas arbo kutime malpli alta ol 20 m. Ties ŝelo estas kutime griza kaj iĝas falteca pro aĝo. La specia epiteto tomentella, latina por "plenplena je [tomentum] (lanugo)", referenco al densaj haroj troviĝantaj ĉe la subaĵo de ties folioj. La folioj, kiuj estas ĉiamverdaj, estas kutime 5–8 cm longaj, oblongaj, kun dentecaj bordoj, tre markate. Glanoj bezonas 2 jarojn por maturiĝi kaj estas teleret- al bovlo-formaj kun rondoforma pinto, kaj larĝe grandaj (taso 20–30 mm larĝa, 6–8 mm profunda, nukso 20–35 mm).

La Insula kverko povas hibridiĝi kun ĉiuj alisj membroj de la sekcio Protobalanus, kvankam ties natura teritorio koincidas nur kun la Kanjona kverko (Quercus chrysolepis).