Insulo
El Vikipedio
(Alidirektita el Insuleto)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 7 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Enhavo |
Difino [redakti]
Insulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Insuloj diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. Ekzistas solaj insuloj aŭ grupoj de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj) disde vulkanaj, koralaj k.a.. Estas ankaŭ artefaritaj insuloj.
Geografiaĵoj [redakti]
Plej grandaj insuloj [redakti]
(surfaco, mil kv.km)
| Nomo | Surfaco | Nomo | Surfaco |
|---|---|---|---|
| Gronlando | 2.176 | Britio | 216 |
| Nov-Gvineo | 785 | Ellesmere-insulo | 213 |
| Borneo | 734 | Viktoria Insulo | 212 |
| Madagaskaro | 590 | Sulaveso (Celebeso) | 170 |
| Bafina Insulo | 476 | Suda Insulo (Nov-Zelando) | 150 |
| Sumatro | 434 | Javo | 127 |
| Honŝuo | 227 | Norda Insulo (Nov-Zelando) | 115 |
Plej grandaj insularoj [redakti]
(surfaco mil kv.km)
| Nomo | Areo | Situo |
|---|---|---|
| Grand-Sunda Insularo | 1500,0 | Hinda Oceano, Java, Sulavesa, Banda Maroj Brita |
| Kanada Arkta Insularo | 1335,5 | Arkta Oceano |
| Japana insularo | 370,0 | Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj |
| Brita insularo | 325,0 | Atlantiko k Norda Maro |
| Filipina insularo | 300,0 | Pacifiko, Filipina maro |
| Nov-Zelanda Insularo | 268,7 | Pacifiko, Tasmana maro |
| Grandaj Antiloj | 209,0 | Kariba maro |
| Malgrand-Sunda insularo | 128,0 | Hinda Oceano, Timora k Banda maroj |
Plej multnombraj insularoj [redakti]
Akvelanda Insularo - Stokholma Insularo
Ceteraj gravaj insuloj kaj -aroj [redakti]
Irlando – Islando – Svalbardo – Korsiko – Sicilio – Kreto – Hokajdo – Lusono – Mindanao – Timoro – Sri-Lanko – Tajvano – Kipro – Kanaria Insularo – Havaja Insularo – Kubo – Haitio – Jamajko – Porto-Riko - Balearoj - Diaoyu-Insularo - Bioko - Bismarkoj
Vd. ankaŭ Nomoj de Insuloj arĥipelago

