Esperanto (insulo en Danubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Insulo "Esperanto")
Ĉi tiu artikolo temas pri enlanda insulo en Eŭropo. Por unu el insuloj de Sudaj Ŝetlandaj Insuloj rigardu la paĝon Esperanto (insulo). Por planlingvo legu la artikolon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).
Esperanto
rivera insulo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 43′ N, 24° 3′ O (mapo)43.71722222222224.041944444444Koordinatoj: 43° 43′ N, 24° 3′ O (mapo) [+]
Areo 1,3 km² ( 130 ha) [+]
Esperanto (Bulgario)
Esperanto (Bulgario)
DEC
Esperanto
Esperanto
Situo de Esperanto

Map

vdr

Esperanto estas insulo de ĉirkaŭ 180 hektaroj en Danubo, kiun la ĉedanuba bulgara urbeto Orjaĥovo cedis al la loka Esperanto-grupo, por kulturi ĝin kaj aranĝi sablobordan banejon[1]. La insulo ricevis la nomon "Esperanto".

La insulo, kiun nur mallarĝa akvobrako disigas de la bulgara danuba bordo, estas neloĝata kaj kovrita de arbaro. Ĝi longas ĉirkaŭ 4 km kaj larĝas mezume 400 ĝis 500 metrojn. Ĝiaj koordinatoj estas 43° 43′ N 24° 2′ O / 43.717 °N, 24.033 °O / 43.717; 24.033 (mapo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Atanas D. Atanasov, Enciklopedio de Esperanto, Volumo 1, paĝo 246, 1979, Hungara Esperanto-Asocio, ISBN 963 571 052 6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]