Insulo Enlli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Insulo Bardsey)
Ynys Enlli

La Insulo Enlli (en kimra Ynys Enlli, en la Angla Bardsey Island), la legenda "Insulo de 20,000 sanktuloj", kuŝas je 3.1 km el Duoninsulo Llŷn en la kimra kantono de Gwynedd.[1] La kimra nomo signifas "La Insulo en la Marfluoj", kvankam ties anglalingva nomo aludas al "Insulo de Bardoj",[2] aŭ eble al la insulo de la vikinga ĉefestro, "Barda". Ĝi estas 1.0 km larĝas kaj 1.6 km longa. La nordoriento staras deklive el la maro al alto de 167 m en Mynydd Enlli,[3] dum la okcidenta ebenaĵo estas malalta kaj relative ebena kaj kultivata farmotero; sude la insulo mallarĝiĝas al istmo, konektante al duoninsulo.[4] Ekde 1974 ĝi estis inkludita en la komunumo Aberdaron.[5] Ĝi havas ĉirkaŭ 180 ha de etendon. Ĝi estas la kvara plej granda ĉeborda insulo en Kimrio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopaedia Britannica : Bardsey Island Konsultita la 2009-08-16
  2. Samuel Lewis, A Topographical Dictionary of Wales, 1849, S Lewis and Co, London, 474 pages
  3. Cycling North Wales : Cycle Ride from Aberdaron Konsultita 2009-08-16
  4. Gwynedd Archaeological Trust : Bardsey Arkivigite je 2010-02-16 per la retarkivo Wayback Machine Retrieved 2009-08-16
  5. Ordnance Survey : Election Maps : Gwynedd Konsultita 2009-08-16