Insulo Csepel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La insulo Csepel [ĉepel] estas granda insulo en Hungario, sude de Budapeŝto, kun areo de 257 km2. Ĝin limas okcidente la budafok-a branĉo de la Danubo, oriente la rackeve-a branĉo. Ĝian nordan parton konstruas ĉefe rivera gruzo, kiun kovras sabla-ŝlima tavolo. Pli suden, la gruzotavolo maldikiĝas. (Lastatempe oni ekspluatis, minis la ŝtoneran tavolon kaj sur ties loko (manko) (ekz. ĉirkaŭ Szigetszentmiklós) estiĝis grandaj minadaj lagoj).

Insulo Csepel

La insulon kovris, kovras multloke sablo, kiu formis la nordokcidenta vento al holmoj altaj 5–10 m. Oni bridis la sablomoviĝon de robinioj. Oni ekspluatas la akvoresurson de la pli profundaj tavoloj al akvoprizorgo de Budapeŝto.

Laŭ kroniko de Anonymus, la insulon ekposedis la madjara tribestro Arpado. Ĝia ĉevalprizorgisto estis la kumandevena Csepel (aŭ Sepel), de kiu venas nomo de la insulo.

La mezepokaj insuloj nomumis ĝin al Granda insulo (Insula Magna). La hungara loĝantaro estis murdita dum la turka okupado de Hungario, iliajn loĝlokojn okupis serboj (racoj) el la Balkano, kies memoron rezervas la urbo Ráckeve. Ĝi estis pli poste posedaĵo de la aŭstra imperia militestro Jenő Savoyai, kiu konstruigis riĉe ornamitan barokan kastelon en Ráckeve.

La norda parto de la Csepel-insulo apartenas ekde 1950 a Budapeŝto, kiel ties 21-a distrikto, kun grandaj uzinejoj, danuba haveno.

Gravaj komunumoj de la insulo estas Ráckeve, Szigetszentmiklós, Szigethalom, Tököl, kiuj apartenas al departemento Peŝto.

La insulo estas grava agrikultura areo, kies fruktojn, legomojn oni vendas ĉefe en Budapeŝto.

Famulo[redakti | redakti fonton]