Insulo Disappointment

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Insulo Disappointment
NASA-bildo de la Aŭklandoj, Insulo Disappointment meze dekstre
NASA-bildo de la Aŭklandoj, Insulo Disappointment meze dekstre
Situo Suda pacifiko
Insularo Aŭklandoj
Geografia situo 50° 36′ 15″ S, 165° 58′ 29″ O-50.604166666667165.97472222222315Koordinatoj: 50° 36′ 15″ S, 165° 58′ 29″ O
Insulo Disappointment (Novzelando kromaj insuloj)
DEC
Insulo Disappointment
Longo 3,5 km
Larĝo 1,7 km
Areo 3 km²
Plej alta loko 315 m
Loĝantaro (neloĝata)
Mapo de la Aŭklandoj, kun Insulo Disappointment en la okcidento
Mapo de la Aŭklandoj, kun Insulo Disappointment en la okcidento
v  d  r
Information icon.svg

La insulo Disappointment estas unu el sep neloĝataj insuloj en la Aŭklandoj. Ĝi estas je 8 km nordokcidente de Aŭklandinsulo kaj je 290 km sude de Novzelando. Ĝi estas hejmo al kolonio de Blankakronaj albatrosoj kun ĉirkaŭ 65,000 paroj - preskaŭ la tuta tutmonda populacio - nestumantaj tie.[1] En la insulo estas ankaŭ la Aŭklanda ralo, endemia de la arkipelago; iam supozita formortinta, sed remalkovrita en 1966.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La 14an de Majo 1866, la ŝipo General Grant vrakofrapis kontraŭ la turklifojn de la okcidenta marbordo de la Aŭklandinsulo. Mortiĝis 68 pasaĝeroj. Dekkvin povis veni al la insulo, kie ili atendis 18 monatojn ĝis savo.[3]

La 7an de Marto 1907 la ŝipo Dundonald vrakis ĉe la okcidenta marbordo de la insulo Disappointment. Dekdu homoj dronis kaj 16 survivantoj atendis sep monatojn antaŭ savo.[4] Ili survivis danke al provizoj de kabano por vrakintoj de la Aŭklandinsulo.

Grava Birda Areo[redakti | redakti fonton]

La insulo estas parto de la Aŭklandinsula Grava Birda Areo (GBA), identigita tiele de BirdLife International pro la gravo de la insularo kiel reprodukta areo por kelkaj specioj de marbirdoj kiaj la endemia Aŭklanda tufkormorano, Aŭklanda kreko, Aŭklanda ralo kaj la Aŭklanda galinago.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC - Science and Nature.
  2. Auckland Islands Rail.
  3. GOLD, SUNKEN. el An Encyclopaedia of New Zealand, eldonita de A. H. McLintock, origine publikita en 1966. Te Ara - The Encyclopedia of New Zealand, ĝisdatigita la 18 Septembro 2007.
  4. Wrecked on the Auckland Islands in 1907.
  5. BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheet: Auckland Islands. El http://www.birdlife.org on 2012-01-23.

50°36.25′S 165°58.38′E  /  50.60417°S, 165.973°O / -50.60417; 165.973 (Insulo Disappointment)