Insulo Ducie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto atolo/prizorgo/AltecoMankasf3
Ducie
Satelita bildo de Ducie
Satelita bildo de Ducie
atolo
Akvejo Pacifika oceano
Arkipelago Pitkarnoj
Geografia situo 24° 41′ S, 124° 48′ U (mapo)-24.687777777778-124.79416666667Koordinatoj: 24° 41′ S, 124° 48′ U (mapo)
Mapo de Ducie
Mapo de Ducie
Nombro de insuloj 4
Ĉefa insulo Acadia Island
Longo 3,0 km f1
Larĝo 2,3 km f2
Tera areo 70 ha
Laguna areo 2 km²
Tuta areo 6 km²
Loĝantoj (neloĝata) f4
Mapo de Ducie
Mapo de Ducie
vdr

La Insulo Ducie estas neloĝata atolo en la Pitkarna Insularo, nome Brita transmara teritorio en la Pacifika Oceano. Ĝi kuŝas je 470 km oriente de la Pitkarninsulo kaj havas totalan areon de 4 km², kio inkludas la internan lagunon. Ĝi estas 2 km longa, mezure nordoriente al sudokcidento, kaj ĉirkaŭ 1.6 km larĝa. La insulo estas komponita de kvar insuletoj: nome Acadia, Pandora, Westward kaj Edwards.

Spite ties disa vegetaĵaro, la atolo estas konata kiel reproduktejo de nombraj birdospecioj. Pli ol 90 % de la tutmonda populacio de Murfia petrelo nestumas sur Ducie, dum la paroj de Ruĝvosta tropikbirdo kaj de Feina ŝterno formas po ĉirkaŭ 1 % de la tutmonda populacio de ĉiu specio.

Ducie estis malkovrita en 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, kiu nomigis ĝin Luna Puesta (subirinta luno), kaj remalkovrita de Edward Edwards, kapitano de la brita ŝipo Pandora, kiu estis sendita en 1790 por kapti la ribelintojn de la ŝipo Bounty. Li renomigis la insulon Ducie honore de Francis Reynolds-Moreton, 3-a Barono Ducie. En 1867 ĝi estis postulita de Usono laŭ la leĝo pri guaninsuloj de 1856, sed Granda Biritio aneksiigis ĝin je la 19-a de decembro 1902 kiel parto de la Pitkarnoj. Pro ties neatingeblo kaj distanco el Pitkarninsulo, Ducie estas rare vizitata nuntempe.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 24° 41′ S 124° 47′ U / 24.683 °S, 124.783 °U / -24.683; -124.783 (mapo)