Insulo Ellis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
antaŭ la renovigo

La Insulo Ellis (angle Ellis Island) estas insulo en la Supra Novjorka Golfo. Ĝi estis la ĉefa enmigranto-akcepta centro de Usono en periodo de 1892-1943 (enmigrado en Usonon). La insulo situas ĉ. 1,5 km sudokcidente de Battery (Manhattan) kaj ĉ. 400 m oriente de bordoj de New Jersey. Ĝi okupas ĉ. 11 hektarojn.

La insulo estis nomumita post Samuel Ellis, kiu posedis ĝin en la 1770-aj jaroj. Oni ofte demetis tie balaston de la ŝipoj. La Novjorka ŝtato vendis ĝin en 1808 al la federacia registaro je 10.000 dolaroj. Oni uzis ĝin kiel fortikaĵo kaj pulvorejo.

Ĝi estis la ĉefa enmigranto-akcepta centro de Usono en periodo de 1892-1943. Laŭ kalkuloj, la insulon trairis ĉ. 17 milionoj da enmigrantoj. La enmigraj instancoj tie efektivigis la oficialan proceduron kaj donis permeson je eniro al Usono.

Post kiam oni translokigis la akcepton de la enmigrantoj al Novjorko (1943), la insulo estis ĝis 1954 provizora restadejo de la neakceptitaj kaj rifuzitaj personoj.

La Insulo Ellis en 1965 iĝis nacia memorejo - apartenanta al la Statuo de Libereco - kaj oni malfermis ĝin en 1976 por la turistoj. Oni renovigis, rekonstruis la ĉefan kaj la aliajn konstruaĵojn en la 1980-aj jaroj kaj oni malfermis ilin en 1990 kiel Enmigra Muzeo de la Insulo Ellis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]