Insulo Granda Brăila

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Insulo Granda Brăila (en la rumana Insula Mare a Brăilei) estas insulo en la rivero Danubo en la Distrikto Brăila, Rumanio. Ĝi estas averaĝe 60 km longa kaj 20 km larĝa, kun totala areo de 710 km².[1] La du riverbranĉoj kiuj disigas ĝin de la ĉefa tero estas Măcin kaj Cremenea.

Nune, 681,3 km² (94,6% el la areo de la insulo) estas okupitaj de agrikulturaj terenoj el kiuj 70m,84 km² estas irigaciataj kaj estas protektataj pere de akvobaraĵo kun longo de 23,5 km. En la insulo estas du municipoj, nome Frecăţei kaj Măraşu, kiuj havas ĉirkaŭ 5 000 loĝantojn.

Estis serio de marĉoj (nome Balta Brăilei), ĝis la komunista reĝimo sekigis ĝin kaj konstruis akvorezervejojn uzante devigan laboron de politikaj malliberuloj kaj transformis ĝin en agrikulturan areon. Estis kvin "Laborkampadejojn" ĉe Grădina, Lunca, Salcia, Stoieneşti kaj Strâmba Veche. La tereno rezultis fruktodona kaj estis deklarita "sukceso de komunismo en Rumanio".

Referencoj[redakti | redakti fonton]